Beavar
Beavar, laŭ (hindie ब्यावर) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en distrikto de Aĝmer.
Beavar | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 305901 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 151 472 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 6′ N, 74° 19′ O (mapo)26.10111111111174.320277777778Koordinatoj: 26° 6′ N, 74° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 439 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiBeavar havis populacion de 181 384 en 2021 kun legopovo 64%, pli alte, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiBeavar situas sur malaltaj montoj 439 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Aĝmer troviĝas 51, Bhilvara 90, Pali (Raĝastano) 105, Ĝodpur 131, Tonk (Raĝastano) 147, Bundi 153, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 173, tutlanda ĉefurbo Delhio 402, Mumbajo 808, Kolkato 1477 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiBeavar estis fondita fare de brita kolonelo en 1836, pli frue nur vilaĝo estis tie. Post fondo la urbo estis armea bazo kaj distrikta sidejo en brito Hindio. En tiu regiono furiozaj triboj vivis kaj la britoj povis ilin venki nur longaj bataloj. Tial la britoj konstruis defendan muron. Poste dum la pacaj tempoj la urbo kreskis kaj prosperis rapide pro ĝia avantaĝa pozicio inter Udaipur kaj Ĝodpur.
Ekonomio
redaktiBeavar estas grava centro de komerco, precipe en krudkotonoj. Menciindas ankaŭ la industrio en diversaj branĉoj, tamen la urbego estas la plej granda produktanto de cementoj en norda Barato. La areo kuŝas en mineralriĉa regiono havanta kvarcojn, asbestojn, magnezitojn, kalkŝtonojn, glimojn, granitojn kaj similajn.
Lingvoj
redaktiEn Beavar la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.
Eduko
redaktiBeavar estas hejmo de pluraj altlernejoj.
Religioj
redaktiEn Beavar plejparto de la populacio estas hinduoj (86%), krome islamanoj (8%), ĝajnistoj (5%) kaj aliaj.
Klimato
redaktiEn Beavar jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 245 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.
Trafiko
redaktiBeavar havas trairan fervojan linion. Alvenas ankaŭ 7 vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj malnovaj preĝejoj
Famuloj
redaktiBeavar estas naskiĝloko de la skota matematikisto en:Duncan Sommerville.
Fontoj
redakti- WikiTrans
- angla enciklopedio