Bebe
María Nieves Rebolledo Vila, plej ofte konata kiel Bebe (Valencio, 9a de majo 1978), estas hispana aktorino kaj kantistino, kiu famiĝis aparte per la unuopaĵoj «Malo» kaj «Ella».
Bebe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | María Nieves Rebolledo Vila | ||||
Naskiĝo | 9-an de majo 1978 (46-jaraĝa) en Valencio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bebe vd | ||||
Okupo | aktoro filmaktoro kantisto diskografa artisto vd | ||||
Aktiva dum | 2004– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiŜi edukiĝis en Ekstremaduro, kie ŝi loĝis en Zafra, Montijo, San Vicente de Alcántara kaj Mérida. Ŝiaj gepatroj estis amatoraj muzikistoj, kio influis ŝin. Ŝi studis tri jarojn teatron kaj poste dediĉis sin ĉefe al muziko kaj kantado. Ŝi publikigis sian unuan albumon en marto 2004 nome Pafuera Telarañas, kiu ege sukcesis kaj en Hispanio kie oni vendis 500 000 ekzemplerojn kaj internacie kun Oraj Diskoj en kvar landoj: nome Usono, Italio, Argentino kaj Kolombio.
En junio 2006 ŝi provizore retiriĝis de muziko por centriĝi en kariero de aktorino, ĉefe en La educación de las hadas, reĝisorita de José Luis Cuerda, kaj Caótica Ana, reĝisorita de Julio Medem.
Kiel kantistino, Bebe kunlaboris kun pluraj artistoj kiel jenaj: Los Amaya, Tontxu, Chambao, Luis Pastor, Albert Pla, Los Delinqüentes, El Tío Calambres, Los Aldeanos, Shinoflow, kaj Bombai, inter aliaj. Tamen, elstaras aparte sukcesaj kunlaboraĵoj kun famuloj, kiel Pablo Alborán, Rosario Flores, Antonio Orozco, Rosana kaj Enrique Iglesias.
Diskoj
redaktiAlbumoj
redakti- 2004 Pafuera telarañas
- 2009 Y.
- 2012 Un pokito de rocanrol
- 2015 Cambio de piel
Unuopaĵoj
redakti- Pafuera telarañas (2004)
- Y. (2009)
- Un pokito de Rocanrol (2012)
- Cambio de piel (2015)
- Eksteralbume
- «Diferentemente iguales» (2017)
- «Corazón» (2018)
- «Ficción» (2018)
- «Es por ti» (2020)
Filmoj
redakti- Entre cien fuegos (TV) - 2002
- Al sur de Granada - 2003
- El oro de Moscú - 2003
- El comisario (TV) - 2004
- Busco - 2006
- La educación de las hadas - 2006
- Caótica Ana - 2007
- 10 años con Bebe (Documental) - 2016
- Libertad - 2021