Bede la Honorinda

(Alidirektita el Beda Venerabilis)

Sankta BedeBeda, nomata la Honorinda, latine Beda Venerabilis, angle the Venerable Bede (naskiĝis 672 aŭ 673, mortis la 25-an de majo 735) estis anglosaksa sanktulo, monaĥo kaj verkisto kies Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum (Eklezia Historio de la Angla Popolo) estas tre grava fonto por la historio de la anglosaksa epoko. Angle li estas ofte nomata The Venerable Bede (La honorinda Bede). Li estas konsiderata "la patro de angla historio".

Sankta
Bede la Honorinda
Portreto de Bede
Portreto de Bede
Persona informo
Beda Venerabilis
Naskiĝo 672 aŭ 673
en Jarrow, Dosiero:Sen valoro Northumbria
Morto 30-an de novembro 734 (0734-11-30)
en Jarrow, Dosiero:Sen valoro Northumbria
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Profesio
Okupo historiisto
Verkado
Verkoj Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Festotago 25-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de Bede en la katedralo de Durham

Vivo redakti

Li naskiĝis en Northumbria, proskime al la moderna Newcastle-upon-Tyne, kaj eble devenis de nobela familio. Kiam li havis sep jarojn li eniris la monaĥejon ĉe Wearmouth por esti edukata. Verŝajne en 682 li translokiĝis al la kunigita monaĥejo ĉe Jarrow, fondita tiun jaron. En 686 erupciis pesto en la monaĥejo kaj nur du el la postvivantaj monaĥoj scipovis kanti antifonojn: unu estis dek-kvar-jara knabo, eble Bede. Ĉirkaŭ 692 li iĝis diakono, kaj en 702, pastro.

Ĉe Jarrow li estis kaj verkisto kaj instruisto. Li havis reputacion de lerta kantanto kaj flua laŭtleganto de anglosaksa poezio.

En 708 ebriaj monaĥoj de Hexham akuzis lin pro herezo, ĉar lia libro De Temporibus (Pri Kronologio) proponis mondan kronologion malsaman ol tiu ĝenerale akceptata de teologoj. La episkopo Wilfrid ĉeestis la festenon dum kiu oni faris la akuzon, kaj ne respondis, sed Bede defendis sin per letero.

Bede korespondis kun multaj ekleziuloj kaj eminentuloj, kaj verŝajne multe vojaĝis tra Anglio. En 734 li planis viziti Ecgbert, episkopon de Jorko, sed tro malsanis. Li verkadis librojn ĝis sia morto, kaj eĉ verkis poemon sur sia mortlito. Li mortis en 735 kaj entombiĝis en la monaĥejo de Jarrow. Verŝajne dum la 11-a jarcento liaj restaĵoj estis relokataj en la katedralo de Durham. En 1541 la tombo estis rabata, sed liaj ostoj estis reentombigitaj en la katedralo.

Li estas honorita kiel sanktulo ekde la anglosaksa epoko. Lia festtago estas la 25-a de majo.

Verkoj redakti

 
De natura rerum, 1529

De 701 ĝis sia morto li verkis pli ol sesdek librojn. Pluraj estis lernolibroj. Ili traktis sciencajn, gramatikajn, literaturajn, teologiajn kaj historiajn temojn. Tamen li estas plej konata pro sia Historia Ecclesiastica Gentis Anglorum. Tiu historio, finita en 731, priskribas la historion de Anglio de la invado de Julio Cezaro ĝis la tempo de Beda mem, kaj aparte traktas la konvertadon de la anglosaksaj regnoj al kristanismo kaj la postan historion de la anglosaksa eklezio. Beda zorge petis informojn por sia Historio de aliaj homoj, kaj konsultis kopiojn de multaj originalaj dokumentoj.

Li verkis ankaŭ biografiojn de la abatoj de Wearmouth kaj Jarrow, kaj de Sankta Cuthbert.

Datsistemo redakti

Liatempe estis diversaj sistemoj por doni la datojn de jaroj. Bede estis inter la unuaj uzantoj de la sistemo en kiu la dato estas la nombro de jaroj post aŭ antaŭ la supozata naskiĝjaro de Jesuo Kristo, kaj liaj verkoj tiom popularigis tiun sistemon ke ene de unu jarcento ĝi kutimis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti