Beethoven estas usona prifamilia komedia filmo de 1992, reĝisorita de Brian Levant en kiu stelulas Charles Grodin kaj Bonnie Hunt kiel George kaj Alice Newton, respektive. Ĝi estas la unua filmo el ok ĝis 2014 de la filmoserio "Beethoven".

Beethoven
filmo
Originala titolo Beethoven
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 apr. 1992
Ĝenro komedia filmo, kristnaska filmo, porfamilia filmo
Kameraado Victor J. Kemper
Reĝisoro(j) Brian Levant
Produktisto(j) Joe Medjuck • Michael C. Gross • Ivan Reitman
Scenaro John Hughes • Amy Holden Jones
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Randy Edelman
Rolantoj Charles Grodin • Bonnie Hunt • Dean Jones • Oliver Platt • Stanley Tucci • Nicholle Tom • Christopher Castile • Sarah Rose Karr • David Duchovny • Patricia Heaton • Joseph Gordon-Levitt • Laurel Cronin • Melora Walters • Nancy Fish • O-Lan Jones • Patrick LaBrecque • Richard Portnow • Cirroc Lofton
Produktinta firmao Northern Lights Entertainment 
Universal Studios
Honorigoj Genesis Award
IMDb
vdr

La filmo estis verkita de John Hughes (sub la pseŭdonimo Edmond Dantès, rolulo de la franca romano La grafo de Montekristo) kaj Amy Holden Jones. La historio centriĝas al San-Bernarda hundo nomita laŭ la komponisto Ludwig van Beethoven kaj posedita de la familio Newton. En la filmo kunstelulas Nicholle Tom kiel Ryce Newton, Christopher Castile kiel Ted Newton, Sarah Rose Karr kiel Emily Newton, Stanley Tucci kiel Vernon, Oliver Platt kiel Harvey, kaj Dean Jones kiel Dr. Herman Varnick. La filmomuziko estis tiu komponita de Ludwig van Beethoven mem.

Tiu filmo rakontas la historion de hundido San-Bernarda kiu post hazardo en vendejo de dorlotbestoj, kie ĝi estis vendota, fuĝas el maliculoj kaj venas ĉe la familio Newton. La infanoj tute volas tuj adopti ĝin, sed la patro malpretas. La hundo, nomita Beethoven ĉar li bojis al la 5-a simfonio de Beethoven, faris, ke Ted ekestu respektata en la lernejo, ke Emily, la plej juna, evitu dronon en la ĝardena naĝejo, kaj ke Ryce, nepopulara adoleskuliuno estu finfine atentita de Mark, la donĵuano de la lernejo. Ĉio ŝajnas bone en ordo, ke eĉ George ekŝatas la hundon. Sed la veterinaro de la familio estas reale malica krimulo kiu serĉas hundojn por pratiki eksperimentojn kaj muntas komploton por reakiri Beethoven.