Joseph Gordon-Levitt

usona aktoro

Joseph Leonard GORDON-LEVITT (17a de Februaro, 1981) estas usona aktoro. Li ricevis variajn premiojn, kiel nomumojn por la Ora Globoal la Plej Bona Aktoro de Muzikala aŭ Komedia Filmo pro siaj ludadoj en 500 Days of Summer (2009) kaj 50/50 (2011). Li estas la fondinto de la interreta platformo HitRecord kies programoj HitRecord on TV (2014–15) kaj Create Together (2020) havigis al li du premiojn Primetime Emmy en la kategorio de Elstara Interagada Programo.

Joseph Gordon-Levitt
Persona informo
Joseph Gordon-Levitt
Naskonomo Joseph Leonard Gordon-Levitt
Naskiĝo 17-an de februaro 1981 (1981-02-17) (43-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religio judismo vd
Etno aŝkenazo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Columbia University School of General Studies • Van Nuys High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Tasha McCauley vd
Infanoj Danny Gordon-Levitt • Jeremy Gordon-Levitt vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • ĝenra aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1988– vd
Verkado
Verkoj Pinocchio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Los-Anĝeleso en juda familio, Gordon-Levitt startigis sian aktoran karieron estante infano, aperante en la filmoj A River Runs Through It (1992), Holy Matrimony (1994), kaj Angels in the Outfield (1994), kiu havigis al li Premion por Juna Artisto kaj nomumon al premio Saturn. Li ludis la rolon de Tommy Solomon en la televida serio 3rd Rock from the Sun (1996–2001) pro kio li ricevis tri nomumojn al premioj de Screen Actors Guild. Li havis duarangan rolon en 10 Things I Hate About You (1999) kaj faris la voĉon de la rolulo Jim Hawkins en la Disneja animacio Treasure Planet (2002) antaŭ ekfari artoĉeson por studi ĉe la Universitato Kolumbio, sed tion li forigis en 2004 por sekvi sian aktorkarieron.[1]

Reveninta al aktorado, Gordon-Levitt stelulis en Manic (2001), Mysterious Skin (2004), Brick kaj Havoc (2005), The Lookout (2007), The Brothers Bloom (2008), Miracle at St. Anna (2008), G.I. Joe: The Rise of Cobra (2009), Inception (2010), Hesher (2010), Premium Rush (2012), The Dark Knight Rises (2012), Looper (2012), kaj Lincoln (2012). Li ludis la rolojn de Philippe Petit en la filmo reĝisorita de Robert Zemeckis The Walk (2015) kaj de Edward Snowden en la filmo de Oliver Stone Snowden (2016). En 2020, li stelulis en la jura dramo The Trial of the Chicago 7, pro kio li ricevis la premiojn de Critics' Choice Movie al Plej Bona Aktoraro kaj de Screen Actors Guild al Elstara Ludado de aktoraro en filmo.

En 2013, li verkis kaj reĝisoris Don Jon, komedi-drama filmo kiu estis publikigita ricevonta pozitivajn recenzojn[2] kaj havigis al li nomumon por la premio Independent Spirit al la Plej Bona Unua Scenaro. Li antaŭe reĝisoris kaj eldonis du kurtojn, ambaŭ el kiuj estis publikigitaj en 2010: Morgan M. Morgansen's Date with Destiny and Morgan kaj Destiny's Eleventeenth Date: The Zeppelin Zoo. En 2021, li verkis, reĝisoris kaj stelulis en komedidrama serio Mr. Corman en Apple TV+. En 2022, li faris la voĉon de Jiminy Cricket en la Disneja real-bilda reversio de Pinocchio. Li loĝas en Wellington kun sia edzino kaj du filoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "10 Child Stars Who Took A Break From Fame To Go To College, And 15 Who Kept Working While Earning Their Degrees". Buzzfeed. 13a de Novembro, 2022. Alirita la 6an de Decembro, 2022 – tra MSN.com.
  2. "Don Jon (2013)". Rotten Tomatoes. Arkivita el la originalo la 9an de Februaro, 2017. Alirita la 27an de Februaro, 2021.
  3. "Joseph Gordon-Levitt moves new TV production to New Zealand to escape Covid-19 pandemic in the US". Stuff. 24a de Oktobro, 2020. Alirita la 5an de Aprilo, 2021.

Eksteraj ligiloj redakti