Belle-Île-en-Mer
Belle-Île-en-Mer (franca elparolo: [bɛl il ɑ̃ mɛʁ], laŭvorte “bela insulo en maro”, bretone: Ar Gerveur) estas franca atlantika insulo, situanta sude de Bretonio. Ĝi havis 5 270 loĝantojn en 2012.[1]
Belle-Île-en-Mer | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantiko | |
Geografia situo | 47° 19′ 40″ N, 3° 11′ 10″ U (mapo)47.327887-3.186092Koordinatoj: 47° 19′ 40″ N, 3° 11′ 10″ U (mapo) | |
| ||
Areo | 85,63 km² | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | Departemento Morbihan en regiono Bretonio | |
Loĝantaro | 5 270 (2012) 62 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Le Palais | |
Geografio
redaktiBelle-Île-en-Mer situas en suda Bretonio, 12 km sude de Quiberon. Ĝi estas proksimume 17 km longa kaj 8 km larĝa.
Administrado
redaktiLa teritorio de la insulo kongruas kun la kantono Belle-Île-en-Mer, kiu inkluzivas kvar komunumojn:
Historio
redaktiEkde de 1765, 78 familioj (iom pli ol 300 personoj) de akadianoj rifuĝintoj de la « Elpelo de la akadianoj » de 1755 ekloĝis en Belle-Île.[2]
Megalitoj kaj tumuloj
redaktiEl la vico de menhiroj kiuj konsistigis unikan linion trairantan la insulon laŭ ties larĝo kaj kiu estis atestita en 1701,[3] nur tri estas ankoraŭ videblaj (Tiu de Kervarigeon, la du de Kerlédan : Jean (ĉi bildo), kaj Jeanne) : la aliaj megalitoj estis detruitaj, iuj tajlitaj por konstruŝtonoj.
Havenoj
redaktiBelle-île havas du ĉefajn havenojn, tiun de Le Palais kaj tiun de Sauzon, kaj ankaŭ dudekon da naturaj havenoj por ŝirmi boatojn.
Lumturoj
redaktiBelle-île estas signalizita per tri lumturoj : la lumturo de Goulphar, la lumturo de Poulains kaj la lumturo de Kerdonis.
La granda lumturo de Belle-île estas vizitebla.
Rimarkindaj lokoj de Belle-Île
redakti- La citadelo Vauban en Le Palais,[4] ano de la Fortikaĵoj de Vauban.
- La fortikigita urba ĉirkaŭmurego de Le Palais,[5] la sola de la 19-a jc, kiu restas en sia origina stato.
- La pingloj de Port-Coton, senmortigitaj de la pentristo Claude Monet, kiuj similas al la Sfinkso, al la busto de Ludoviko la 14-a, al la Monteto Sankta-Mikaelo, ktp.
- La groto de la Apoteko. Larĝa mara groto, trairanta rokan pinton, tiel nomita pro la multaj birdonestoj, situantaj laŭlonge de la vandoj, kiuj pensigas pri potoj sur bretoj de antaŭlongaj apotekoj. Tiuj nestoj malaperis pro turisma ĉasado kiu okazis fine de la 18-a jc.
- La haveno de Sauzon kun koloraj fasadoj kaj ŝutroj de modestaj domoj.
- La lumturo de Goulphar, konstruita inter 1826 kaj 1835, alta je 52 metroj.[6]
- La pinto de Poulains, insula promontoro fronte al la plej oftaj ventoj.[7]
- La marbordaj padoj, ĉirkaŭ la insulo, kiuj ebligas laŭiri la klifojn de la sovaĝa marbordo (unusemajna marŝado).
- La fuorto de Sarah Bernhardt ĉe la Pinto de Poulains.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Loĝantaro de la kantono Belle-Île-en-Mer.
Insee. Populations légales 2012 - 56-Morbihan (france). Alirita 24-an de januaro 2015. - ↑ Jean-Marie Fonteneau, Les Acadiens citoyens de l’Atlantique. Rennes: eld. "Éditions Ouest-France", 2001 ; Jean-Francois Mouhot, Les Réfugiés acadiens en France (1758-1785): l’impossible réintégration ?, Québec, Septentrion, 2009, 456p ; Guillemet, Dominique. « Les Acadiens de Belle-Île en Mer : légende noire et histoire en (re)-construction. » Acadiens, mythes et réalité. Études Canadiennes 37 (1994): p. 127-44
- ↑ Mémoires pour l’histoire des sciences et des beaux-arts, vol. 2 p. 288, eld. "Jean Louis De Lorme", (Amsterdam) 1701 paĝo 288
- ↑ Citadelo de Le Palais. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
- ↑ urba ĉirkaŭmurego. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
- ↑ Granda lumtruo de Belle-Ile, ankaŭ nomita lumturo de Goulphar. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo..
- ↑ La pointe des Poulains : DAMATO F., 2008, « La pinto de Poulains en Belle-Île-en-Mer : heredaĵigo de insula turisma loko Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine », Mappemonde, n° 92.