Benjamín Jarnés

hispana verkisto

Benjamín JARNÉS Millán (Codo, Zaragozo, 7a de Oktobro 1888- Madrido, 11a de Aŭgusto 1949) estis hispana romanisto, novelisto kaj rakontisto, eseisto, biografiisto, literatura kritikisto kaj tradukisto apartenanta laŭ aĝo al la nomita hispana generacio de Novecentismo, sed kun literatura produktado pli proksima al la prozo de avangardo, pro kio li korespondus laŭ estetika tendenco, al la generacio de 27.

Benjamín Jarnés
Jarnés supre maldekstre; supre dekstre Luis Buñuel, malsupre dekstre Federico García Lorca
Jarnés supre maldekstre; supre dekstre Luis Buñuel, malsupre dekstre Federico García Lorca
Persona informo
Benjamín Jarnés Millán
Naskiĝo 7-an de oktobro 1888 (1888-10-07)
en Codo
Morto 11-an de aŭgusto 1949 (1949-08-11) (60-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti
 
Murpentraĵo pri Benjamín Jarnés en lia naskoloko Codo.

Li estis la deksepa el 22 gefratoj! de du sinsekvaj patrinoj-edzinoj de tajloro-sakristiano, Pedro Jarnés Aznar, nome sep de unua geedzeco kaj 13 de dua geedzeco. Li studis ekde 1900 en diversaj seminarioj, kiel multaj tiamaj junuloj, ne tiom pro intenco iĝi pastro kiom pro ekonomia neceso, ĝis 1909. En februaro 1910 li soldatiĝis en Barcelono, kaj unu jaron poste, en 1911, li ascendis al rango de serĝento. En Zaragozo en 1912, samtempigis profesion de militisto kun studoj por iĝi instruisto kja samjare 1912 la tiam serĝento Benjamín Jarnés publikigis broŝuron deksespaĝan titolita La obediencia militar (militobeo), kiu ricevis unuan premion (horloĝo el arĝento) en literatura konkurso por militistoj la 16an de Marto 1912. Li edziĝis al Gregoria Bergua en 1916 kaj estis sendita al Jaca en 1917, kie li ekkontribuis kiel ĵurnalisto al La Crónica de Aragón, El Pirineo Aragonés, El Pilar kaj La Unión. En 1920 li instaliĝis en Madrido, kie estis kritikisto de la Revista de Occidente, estrita de José Ortega y Gasset. Li kunlaboris ankaŭ en la revuoj Alfar, La Gaceta Literaria, Cruz y Raya, Ronsel kaj Proa.

Lia unua grava romano estis de 1926, nome El profesor inútil (1926, La neutila instruisto), kie videblas intelektismo kaj eseisma tendenco tipe inter la anoj de la Novecentismo. Tie li montras la kontraston inter arto kaj vivo, kun prefero al vivo, pere de la enkonduko de diversaj junulinoj, nome Ruth, Carlota, Rebeca, Herminia, pri kiuj temas izolaj epizodoj. Li pliigis la verkon en 1934 kun pliaj rolulinoj kaj aliaj ŝanĝoj. ​Tuj post la publikigo de sia venonta romano, nome El convidado de papel (1928, La papera invitito), li ricevis apogleteron el Azorín. Li enkondukis membiografiajn elementojn en siaj romanoj, kiel la ĉefrolulo Julio Aznar (Aznar estis la dua familinomo de lia patro), kiu estas la protagonisto de El convidado de papel (1928), pri sia vivo en la seminario de Zaragozo kaj de Lo rojo y lo azul (1932, Ruĝo kaj bluo), titolo inspirita en unu de siaj preferataj aŭtoroj, nome Stendhal, ĉe verko kiu rakontas la vivon de marĝenito en la armeo; ankaŭ de Paula y Paulita, Tántalo, La novia del viento, Eufrosina o la gracia. Krome Jarnés subskribis per pseŭdonimo "Julio Aznar" sian lastan romanon, Constelación de Friné, en 1944. En Teoría del zumbel, 1930, li priskribis aŭtoakcidenton laŭlonge de ok paĝoj.

Post la Hispana Enlanda Milito ekziliĝis al Meksiko, kiel multaj aliaj hispanaj verkistoj, kaj revenis, nur tre malsana, en 1948. En 1980 oni publikigis lian verkon Su línea de fuego, verkita en 1938, kaj korektita en Meksiko du jarojn poste, en kiu li primeditis pri la Hispana Enlanda Milito. Lia personaj biblioteko kaj arkivo estas el 1995 en la Centro pri Dokumentado de la Studenta Rezidejo de Madrido; temas pri 2 150 libroj, 70 revuoj, 330 leteroj, manuskriptoj, gazetaraj eltranĉaĵoj kaj fotografioj.

Verkoj

redakti

Membiografio

redakti
  • Autobiografía Edición de Ildefonso Manuel Gil; Zaragoza, Institución Fernando el Católico, 1988.

Biografioj

redakti
  • Mosén Pedro, 1924.
  • Sor Patrocinio, la monja de las llagas, 1929.
  • Zumalacárregui, el caudillo romántico, 1931.
  • Doble agonía de Bécquer, 1936
  • Castelar, hombre del Sinaí, 1936.
  • Don Vasco de Quiroga, 1942.
  • Manuel Acuña, 1942.
  • Stefan Zweig, cumbre apagada, 1942. Nova eldono kun prologo de Domingo Ródenas de Moya en Quálea, 2010.
  • Escuela de libertad; siete maestros: Bolívar, Hidalgo, Lincoln, Martí, San Martín, Sucre, Washington, 1942.

Romanoj

redakti
  • El profesor inútil (1926); dua eldono 1934.
  • El convidado de papel (1928).
  • La vida de san Alejo, 1928
  • Paula y Paulita (1929)
  • Locura y muerte de Nadie (1929)
  • Teoría del zumbel (1930)
  • Viviana y Merlín, 1930;
  • Escenas junto a la muerte (1931)
  • Lo rojo y lo azul (1932)
  • Tántalo, 1934.
  • La novia del viento, México, 1940
  • La novia del viento (1940)
  • Venus dinámica (México, 1943).
  • Constelación de Friné, 1944.
  • Eufrosina o la gracia, 1948.
  • El aprendiz de brujo (con La dama aventurera), 2007 (postmorte)
  • Su línea de fuego, verkita en 1938, kaj korektita en Meksiko du jarojn poste, presita en 1980.
  • Ejercicios, 1927
  • Rúbricas, 1931
  • Feria del libro, 1935
  • Cartas al Ebro, 1940.

Teatro

redakti
  • Sala de espera, 1936
  • Tántalo, 1935, farsa.
  • Kun Rafael López Rienda, El héroe de la legión, 1925, komedio triakta.
  • Adaptaĵo de Volpone de Ben Jonson, 1929.

Bibliografio

redakti
  • Eugenio de Nora, La novela española contemporánea, Gredos, 1973, pp. 153-192.
  • José Carlos Mainer, La Edad de Plata, Cátedra, 1983, pp. 241-244
  • Emilia de Zuleta, Arte y vida en la obra de Benjamín Jarnés, Madrid, Gredos, 1977.
  • María Pilar Martínez Latre, La novela intelectual de Benjamín Jarnés, Zaragoza, Institución Fernando el Católico, 1979.
  • Darío Villanueva (eld.), La novela lírica, II: Ramón Pérez de Ayala, Benjamín Jarnés, Madrid, Taurus, 1983.
  • Ricardo Gullón, La novela lírica, Cátedra, 1984, pp. 108-117.
  • Juan Domínguez Lasierra, Ensayo de una Bibliografía Jarnesiana, Zaragoza, Institución Fernando el Católico, 1988
  • Jordi Gracia, La pasión fría. Lirismo e ironía en la novela de Benjamín Jarnés, Zaragoza, IFC, 1988
  • Víctor Fuentes, Benjamín Jarnés: Bio-grafía y metaficción, Zaragoza, Institución Fernando el Católico, 1989.
  • "El primer Benjamín Jarnés: La obediencia militar, un folleto desconocido de 1912", El Bosque, números 10-11, 1995.
  • Domingo Ródenas, Los espejos del novelista. Modernismo y autorreferencia en la novela vanguardista española, Península, 1998.
  • Domingo Ródenas, Travesías vanguardistas. Ensayos sobre la prosa del Arte Nuevo, Madrid, Devenir, 2009.

Eksteraj ligiloj

redakti