Benzatropino

kemia kombinaĵo
Benzatropino
Plata kemia strukturo de la Benzatropino
Tridimensia kemia strukturo de la Benzatropino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tropino benzohidrilo etero
  • Dufenil-metokso-propano
Kemia formulo
C21H25NO
CAS-numero-kodo 86-13-5
ChemSpider kodo 16736541
PubChem-kodo 1201549
Fizikaj proprecoj
Molmaso 307,437 g·mol-1
Fandpunkto 138 °C
Solvebleco Akvo:0,0249 g/L
Mortiga dozo (LD50) 940 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R23 R24 R25 R36
Sekureco S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H311, H319, H331
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P302+352, P304+340, P403, P233
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

BenzatropinoC21H25NO, kemia komponaĵo, ankaŭ konata kiel Kogentino, estas antikolinergiaĵo[2] komerce uzata en la traktado de la Parkinsona malsano, Parkinsonismo[3] kaj distonio[4] La simptomoj de la parkinsonismo inkluzivas malrapidajn kaj malstabilajn movojn, muskola rigideco kaj tremoj. Kiam netraktata, parkinsonismo povas kaŭzi malfacilaĵon en plenumado de normalaj ĉiutagaj aktivecoj.

Simptomoj de parkinsonismo povas esti kaŭzata de kelkaj cerbaj malsanoj kiuj tuŝas la movadon, tia kia la Parkinsona malsano. Ili ankaŭ povas esti kaŭzataj de kelkaj medicinaĵoj kiuj estas uzataj en la traktado de certaj mensaj kondiĉoj. Injekto de benzatropino estas plej helpema en la plibonigo de muskolaj rigidecoj kaj tremoj.

Benzatropino funkcias blokante la efikojn de la acetilkolino, nature okazanta kemiaĵo produktata de la cerbaj ĉeloj kiuj povas interveni en la cerbo-regionoj kiuj kontrolas la muskolo-movadoj. En multaj pacientoj, ĉi-tio reduktas la simptomaron de trema kaj muskola rigideco.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Preparado per traktado de tropino kun dufenil-duazo-metano:

 +    + 

Sintezo 2 redakti

  • Preparado per interagado de bromo-dufenil-metano kun tropino:

 +    + 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. British Pharmacopea Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Antikolinergiaĵo estas kemia substanco kiu blokas la neŭrotransmisiilon acetilkolinon en la centra kaj periferia nervosistemo.
  3. Parkinsonismo estas klinika meŭrodegeneriga simptomaro karakterizita per tremoj, bradikinezio, rigideco kaj korpo-pozicia malstabileco.
  4. Distonio estas neŭrologa perturbo de la movoj karakterizitaj per nevolaj spasmoj kaj kuntiriĝoj.