Eschert

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bergerie d'Eschert)


Eschert estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 378 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Eschert
Blazono de Eschert
Vilaĝa centro de Eschert
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 597021 / 124997 (mapo)46.2763888888897.4Koordinatoj: 46° 17′ N, 7° 24′ O; CH1903: 597021 / 124997 (mapo)
Nombro de loĝantoj 378
Areo 6,56 km²
Alteco 596 m super marnivelo
Poŝtkodo 2743
Komunumkodo 0692
Mapo de Eschert
vdr

Geografio redakti

Eschert situas en la tiel nomita Granda Valo (france Grand Val) oriente de la iama distriktĉefurbo Moutier, ĉe la suda bordo de la rivero Rause, kiu trafluas la Grandan Valon de okcidento al oriento kaj en Moutier alfluas al Birs. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo mem la setlejoj Champ Leuchu, Neufs Prés kaj tute en la sudo sur la kresto de la plej suda ĵurasa montĉeno Bergerie d'Eschert.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eschert limas en nordo al Belprahon, en oriento al Grandval, en sudoriento al Gänsbrunnen (SO), en sudokcidento al Court, kaj en okcidento al Moutier.

Trafiko redakti

Tra Eschert pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio, kiu cirkulas inter Belprahon kaj Moutier. Okcidente de Eschert pasas la svisa aŭtovojo A16, al kiu rekte ĉe la komunuma limo ekzistas alveturejo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Eschert datiĝas el la jaro 1179 kiel Escert. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Eschert apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Eschert apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Eschert per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti