Court BE
- La mallongigo BE en Court BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Court. |
Court estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 393 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Court | |
---|---|
Blazono de Court | |
Court | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Moutier |
Geografia situo | CH1903: 592343 / 232156 (mapo)47.2402777777787.3375Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 20′ O; CH1903: 592343 / 232156 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1393 |
Areo | 666 km² |
Alteco | 24,62 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2738 |
Komunumkodo | 0690 |
Mapo de Court | |
Geografio
redaktiCourt situas en la Berna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Birs sude de Moutier. La komunumo Court konsistas el la vilaĝo Court kaj la vilaĝetoj Les Condemines kaj Mévilier, la setlejoj Petit Pré kaj La Fenatte kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,62 km², de kiuj 60,0% estas kovritaj de arbaro, 34,3% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Court limas en nordo al Moutier, en nordoriento al Eschert, en oriento al Gänsbrunnen (SO), en nordoriento al Selzach (SO), en sudo al Grenchen (SO), en nordokcidento al Romont, kaj en okcidento al Sorvilier.
Trafiko
redaktiTra Court pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la parto de la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto, kiu pasas tra la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Court datiĝas el la jaro 1148 kiel Cort. Court apartenis dum mezepoko al la priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo de Bazelo.[3] De 1793 ĝis 1797 Court apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Court fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Court tial restis parto de Kantono Berno.[5]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Court
- Court (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: François Wisard: Court en Historia Leksikono de Svislando (2008-10-01)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Priorejo Moutier-Grandval' en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-17)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Moutier (distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-21)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Court BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)