Court BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Petit Pré)
- La mallongigo BE en Court BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Court.


Court estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 393 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Court
Blazono de Court
Blazono de Court
Blazono de Court
Court
Court
Court
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 592343 / 232156 (mapo)47.2402777777787.3375Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 20′ O; CH1903: 592343 / 232156 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1393
Areo 666 km²
Alteco 24,62 m super marnivelo
Poŝtkodo 2738
Komunumkodo 0690
Mapo de Court
Mapo de Court
Mapo de Court
vdr

Geografio redakti

Court situas en la Berna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Birs sude de Moutier. La komunumo Court konsistas el la vilaĝo Court kaj la vilaĝetoj Les Condemines kaj Mévilier, la setlejoj Petit Pré kaj La Fenatte kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,62 km², de kiuj 60,0% estas kovritaj de arbaro, 34,3% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Court limas en nordo al Moutier, en nordoriento al Eschert, en oriento al Gänsbrunnen (SO), en nordoriento al Selzach (SO), en sudo al Grenchen (SO), en nordokcidento al Romont, kaj en okcidento al Sorvilier.

Trafiko redakti

Tra Court pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la parto de la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto, kiu pasas tra la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Court datiĝas el la jaro 1148 kiel Cort. Court apartenis dum mezepoko al la priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo de Bazelo.[3] De 1793 ĝis 1797 Court apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Court fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Court tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti