Malfermi la ĉefan menuon

Bikŝuo

vira budhisma monaĥo
(Alidirektita el Bhikkhu)
Bikŝuo
Tradukoj de
भिक्खु (Bhikkhu)
Palie भिक्खु (Bhikkhu)
Sanskrite भिक्षु (Bhikṣu)
Sinhale භික්ෂුව
Ĉine 比丘 (Bǐqiū)
和尚 (Héshàng)
Japane 僧 ()
比丘 (Biku)
Kmere ភិក្ខុ (Phikkhok)
Tibete དགེ་སློང། (dge slong)
Birme ဘိက္ခု
En S'gaw Karen သီခါ
Taje ภิกษุ (Phiksu)
Vjetname Tỉ-khâu
Tamile துறவி (Tuṟavi)
Dharma wheel.svg Terminaro de Budhismo Dharma wheel.svg
v  d  r
Information icon.svg
Bikŝuoj en vico por manĝi en Bago, Birmo.
Bikŝuo el Srilanko.
Tibetaj bikŝuoj.

Bikŝuo estas budhisma vira ŝramano.[1] Kaj bikŝuoj kaj bikŝuinoj (sanskrite भिक्षुनी, bhikṣunī; palie भिक्खुनी, bhikkhunī) estas anoj de la samgo.[2]

Gebikŝuoj vivas laŭ difinita regularo.[1] Ilia vivstilo estas dizajnita por subteni ilian spiritan praktikon: vivi simplan kaj mediteman vivon por atingi nirvanon.[3]

Homo pli juna ol 20 jaroj ne povas iĝi bikŝuo nek bikŝuino, sed povas iĝi ŝramaneto.

Enhavo

PriskriboRedakti

 
Almozbovlo uzita de bikŝuoj por almozrondoj.
 
Bikŝuoj dum almozrondo en Luangprabango, Laoso.

La Sanskrita vorto bhikṣu laŭvorte signifas almozulon kaj rilatas al la vorto bhikṣā (भिक्षा), kiu signifas almozon. Laŭ tradicio, gebikŝuoj ĉiumatene realizas almozrondon (piṇḍacāra) en kiu ili marŝas de la bikŝuejo tra la proksimaj vilaĝoj kunportante bovlon (piṇḍapāta) por ricevi danaon —manĝaĵalmozon oferita de budhismaj domanoj—. Laŭ la teravada regularo, la ofero de danao ne povas inkluzivi monon, ĉar bikŝuoj ne estas permesitaj tuŝi ĝin.[4] Tiu ĉi tradicio daŭras de la epoko de la historia budho Gotamo, kiu kiel multaj ŝramanoj de tiu epoko en Barato, praktikis almozadon por subteni sian praktikon. Laŭ instruo de la budho Gotamo, bikŝuoj tiam vojaĝadis de vilaĝo al vilaĝo almozante kaj vivante laŭ la bikŝua regularo, kaj nur haltis resti en fiksita loko dum la monatoj de la musonaj pluvegoj por praktiki pluvrifuĝon. La almozrando estas ankoraŭ praktikita en landoj, kiuj praktikas teravadan budhismon, kaj kvankam ĝi parte malaperis en landoj kie mahajana budhismo estas praktikita, ĝi ankoraŭ daŭras en kelkaj bikŝuejoj kaj tradicioj. En Japanio, ekzemple, zenaj bikŝuoj ankoraŭ kutimas praktiki almozrondon (takuhatsu) po fojo semajne aŭ monate, anstataŭ ĉiutage.

 
Almozanta bikŝuo en Japanio.

En la komentario de Budagoŝo en la Darmapado, bikŝuo estas priskribita kiel la homo kiu vidas danĝeron (en sansaro, la ciklo de renaskiĝo).[noto 1] Tial do li serĉas bikŝuiĝon por atingi liberiĝon de ĝi.[5] La Darmapado diras, ke oni ne estas bikŝuo nur pro vivi el almozo, sed pro vivi sanktan vivon, transcendi kaj meriton kaj malmeriton, kaj marŝi kun kompreno de tiu ĉi mondo.[6]

VestaĵoRedakti

 
Bikŝuo el Kamboĝo.
 
Du bikŝuoj.

Bikŝuoj uzas robon, kies koloro kaj formo varias laŭ la skolo. En Tibeto kaj la regiono de Himalajoj (Kaŝmiro, Nepalo kaj Butano) oni preferas ruĝecan pigmenton. En Birmo kaj Tajlando, flaveca, oranĝeca. En Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio griza aŭ nigra estas ofta.[1]

Dum la festo de ŝtofofero, roboj estas faritaj en 24 horojn el la oferoj de la domanoj. La bikŝuoj elektas unu nuran bikŝuon inter ili por ricevi la oferon.[7]

Rilataj temojRedakti

NotojRedakti

  1. palie Bhayaṃ ikkhatīti: bhikkhu.

ReferencojRedakti