Bianca Jagger

nikaragva homrajta kaj socia aktivulino

Bianca Jagger - naskiĝis la 2-an de majo 1945, estas homrajta kaj socia aktivulino el Nikaragvo, intertempe vivanta en Britio. En juna aĝo ŝi ankaŭ estis filmaktoro, kaj en la 1970-aj jaroj estis la edzino de Mick Jagger, la kantisto kaj komponisto de la brita rok-bando The Rolling Stones - tial ŝia familia nomo. En 2004 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Bianca Jagger
Persona informo
Naskonomo Blanca Pérez-Mora Macias
Naskiĝo 2-an de majo 1945
en Managvo
Lingvoj angla
Ŝtataneco NikaragvoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo
Familio
Edz(in)o Mick Jagger
Infano Jade Jagger
Okupo
Okupo mondumano • modeloaktoro
vdr

Eksteraj ligiloj redakti