Bianca Maria Meda

Bianca Maria MEDA (1661-1732) estis itala komponistino de la 17-a jarcento.

Bianca Maria Meda
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1665 (1665-01-01)
Morto 1-an de januaro 1700 (1700-01-01) (35-jara)
Okupo
Okupo komponisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Neniu mencio pri la vivo de Bianca ankoraŭ troviĝis. Nur ŝia nomo, kiu aperas unuafoje en la jaro 1677, en la dokumentoj de la benediktina konvento San Martino del Leano en Pavio. Tiam Bianca Maria Meda supozeble estis 16-jaraĝa, aĝo en kiu, laŭ kutimo de tiu epoko, la knabinoj eniris en konventojn. Kiel estas ofte rimarkeble, ankaŭ Bianca Maria Meda ne estis la sola membro de sia familio promesinta siajn votojn en la sama monaĥejo. María Isabel Meda eniris du jarojn antaŭ Bianca María, kaj ŝi supozeble estis ŝia fratino. Al ili sekvis kvar aliaj patraj parencoj de la Meda familio.

Kiam ŝi aĝis ĉirkaŭ tridek jarojn, laŭ la supraj supozoj, (1691), la bolonja eldonisto Pier Maria Monti publikigis la nurajn konatajn komponaĵojn de Bianca Maria Meda: ‘Mottetti a 1, 2, 3, e 4 voci’.

Kun ĉi tiu kolekto, Meda fariĝis unu el la lastaj monaĥinoj - komponistinoj en Italio, kiu vidis sian laboron presita en la XVII-a jarcento; al ŝi sekvis nur Isabella Leonarda, ursulina monaĥino el Novara kaj la plej fekunda komponistino de tiu jarcento.

Malmulto estas konata pri Bianca Maria Meda krom la malabundaj detaloj presitaj sur la kovrilo de la eldono: ŝia nomo; ŝia titolo: donna (indikante ŝian pozicion en benediktina konvento); kaj la nomo de la monaĥejo kie ŝi loĝis: San Martino del Leano, en Pavio. Ĉiaj aldonaj informoj estas frukto de esploroj faritaj antaŭ multaj jaroj de muzikologino Emily Wilbourne.

La eldonita verko de Bianca Maria Meda konsistas el kolekto de motetoj, ‘Mottetti a 1, 2, 3, e 4 voci’. Du el tiuj verkoj estas por solista voĉo akompanata de du violonoj, plue estas du duetoj, kvar triopoj kaj kvar kvartetoj.

La motetoj de Bianca María Meda estas sanktaj sed ne liturgiaj. La tekstoj estas verkitaj virinece kaj esprimas intiman rilaton inter la parolanto kaj Kristo. Ili estas ekzemplo de imitatio Christi, la deziro suferi, kiel maniero pruvi pasion kaj sindonemon por Kristo, ofta troigo en la tiatempaj verkoj de religiemaj virinoj.

La vasta gamo de voĉaj linioj, same kiel la granda malfacileco de la voĉaj kaj instrumentaj partoj, indikas, ke kaj la kantistinoj kaj la instrumentistoj de la konvento San Martino del Leano estis tre kapablaj.

Kiel la vasta plimulto de muziko komponita aŭ dediĉita al izolitaj monaĥinoj, la verkoj de Meda inkluzivas partojn ne nur por altaj voĉoj, sed ankaŭ por tenoroj kaj basoj. Ĉi tiu fakto sendube reflektas la postulojn de la merkato pli ol la muzikan situacion ene de la konvento, ĉar la eldonistoj interesiĝis vendi siajn eldonojn al la plej vasta ebla publiko. Tamen, en ĉi tiuj pecoj la monaĥinoj adaptus la muzikon al la disponeblaj virinaj voĉoj.

En letero datita la 3-an de aŭgusto 1732, la tiama abatino de la konvento San Martino del Leano Donna Maria Teresa faras interesan komenton. Ŝi skribas: "… viro venas por kantado, kio estas bedaŭrinde tro necesa."   Kurioze, ĉi tiu plendo pri la ĉeesto de ekstera profesoro de kantado ekestas ĝuste kiam la nomo de Bianca Maria Meda malaperas el la registroj de la monaĥejo. Kvankam eble ne pli ol koincido, eble ŝia forpaso kaŭzis la "tro necesan" ĉeeston de ekstera instruisto  Ŝi devis esti almenaŭ 70-jaraĝa kaj supozeble mortis.

Ŝia sola publikigita kolekto estas atesto de la vigla muzika mondo de la tiatempaj virinaj italaj konventoj. Ĝi elmontras la plejbonecon kaj unikecon de la muziko de Donna Bianca Maria Meda, maljuste forgesita komponistino.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (47) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.