Isabella Leonarda

Isabella LEONARDA (1620-1704) estis itala monaĥino kaj unu el la plej famaj virinaj komponistoj de la baroka periodo. Ŝi estis konsiderata la unua komponistino de sonatoj kaj la unua, kiu publikigis antologion de instrumenta muziko. Ŝia muziko ankoraŭ hodiaŭ prezentiĝas en koncertoj aŭ aŭdiĝas dum religiaj diservoj.

Isabella Leonarda
Isabella Leonarda.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1620 (1620-09-06)
en Novaro
Morto 25-an de februaro 1704 (1704-02-25) (83-jara)
en Novaro
Lingvoj itala
Ŝtataneco Kingdom of Sardinia (1324-1713)
Okupo
Okupo komponisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Isabella Leonarda estis unu el ses infanoj de la nobela kaj tradicia familio Leonardi, en Novara.

Kiel aliaj junaj virinoj de sia tempo kaj socia rango, en la aĝo de dek ses Isabella Leonarda eniris kiel novicino en la prestiĝan Konvento - Kolegion de Sankta Ursula de Novara. La familio Leonardi estis subtenanto de la kolegio, kaj du fratinoj de Isabella estis religiulinoj tie.

La Ursula Kolegio estis katolika eduka ordeno, en kies lernejo studis knabinoj de la supera socia klaso. La sanktaj tagoj de la Eklezio en ĉi tiu prestiĝa institucio kiel en aliaj, estis festitaj per ellaborita muziko.   

Ĉar historie la Eklezio bezonis muzikon por siaj liturgiaj festoj, estis la religiemaj virinoj, kiuj elstaris en ĉi tiu krea aktivado, atingante multfoje altajn nivelojn de elstareco. La eniro de virinoj al la profesia praktikado de muziko tra la historio, estis malrapida kaj malfacila. Tiel inter la muroj de la monaĥejoj kaj konventoj elstaris multaj monaĥinoj kiel Isabella Leonarda, kiuj sciis esprimi sian religian senton per muzika komponado.

Oni povas supozi, ke Isabella Leonarda verkis la plej grandan parton de la sankta muziko prezentita en la liturgiaj festoj de la konvento, en kiu ŝi restis dum sia tuta vivo.

De juna aĝo Isabella Leonarda estis altirita de muziko. Pro ŝia sociekonomia deveno, verŝajne ŝi ricevis tian instruadon ekde infanaĝo. Jam en la konvento, eble ŝi estis muzike edukita de Elisabetta Casata, orgenistino kaj muzikinstruistino de la konvento.

Poste, probable ŝi studis sub la komponisto Gasparo Casati (1610-1641), kiu en la eldono de sia verko Terzo libro di sacri concerti en 1640, inkluzivis du el la plej fruaj konataj komponaĵoj de Isabella Leonarda. En ĉi tiu periodo la instruistoj kutimis inkluzivi verkojn de siaj avantaĝaj studentoj por konigi ilin.

Isabella Leonarda estis lerta kaj diverstalenta komponistino, kies ĉirkaŭ 200 komponaĵoj ampleksas ekzemplojn de preskaŭ ĉiuj religiaj ĝenroj. Ŝi estis la plej produktiva komponistino de sia tempo pro la kvanto da verkoj kaj eldonaĵoj: ŝi estas la aŭtorino de pli ol 122 motetoj, 18 sanktaj konĉertoj, 17 mesoj, 12 sonatoj kaj 11 psalmoj. Ŝiaj verkoj estis publikigitaj dum periodo de 60 jaroj, de 1640 ĝis 1700.

La plej abunda verko de Isabella Leonarda estis motetoj por solista voĉo, sed la plej multaj el ŝiaj rimarkindaj atingoj devenas de ŝiaj sonatoj. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kiu publikigis sonatojn por 1, 2, 3 kaj 4 instrumentoj, kaj ŝi populariĝis pri tio. Ŝiaj sonatoj estas nekutimaj laŭ sia formala strukturo. La Sonato 12 estas la sola sonato por solisto de Isabella kaj estas unu el ŝiaj plej bonaj komponaĵoj.

Ŝia verkado pri muziko por orgeno ofte sekvis tipajn kvarpartajn konvenciojn atenditajn por la sankta muziko de ŝia tempo. Dume, ŝiaj kantatoj enhavis eksperimentadon kun formo, melodia stilo kaj la uzo de instrumenta ritornelo, foje uzante kordojn kaj teorbon. Estas malfacile trovi en la verko de Leonarda la muzikajn influojn de iu aparta komponisto.

Pro sia elstareco ŝi estis memorata kiel ‘la muzo de Novarese ‘.

Ŝi estis tre respektata komponistino en sia hejmurbo, sed ŝia muziko ne estis tiel konata en aliaj partoj de Italio. La verko de Isabella Leonarda estis malkovrita en Francio, kiam la franca komponisto Sébastien de Brossard havis aliron al kelkaj el ŝiaj pecoj kaj admire skribis en sia ‘Katalogo de muzikaj libroj’ (Catalogue des livres de musique theorique et pratique (Parizo, 1724): "Ĉiuj verkoj de ĉi tiu glora kaj nekomparebla Isabella Leonarda estas tiel belaj, tiel amuzaj, tiel geniaj, kaj samtempe tiel komprenemaj kaj tiel saĝaj ... ke doloras min ne havi ĉiujn ".

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (43) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

ReferencojRedakti

  • Bowers, Jane kaj Judith Tiktako (1986). Virinoj Faranta Muzikon: La Okcidenta Arta Tradicio, 1150–1950. Universitato de Ilinojso, Urbana.
  • Carter, Stewart (ed.) (1988). Isabella Leonarda: Elektita Kunmetaĵojn. –R Eldonoj, Inc.
  • Carter, Stewart (2002). “Isabella Leonarda: La Musa Novarese.” Ornamoj Ne. 16. [1]

Eksteraj ligojRedakti