Marieta Morosina Priuli

Marieta MOROSINA PRIULI (fl. 1667) ankaŭ konata kiel Marieta PRIOLI, estis itala komponistino naskita en Venecio en la nobela kaj tradicia familio Morosina.

Marieta Morosina Priuli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1665 (1665-01-01) (359-jaraĝa)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Profesio
Okupo komponisto • muzikinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝi edziniĝis al membro de la familio Priuli, probable Giovanni, kaj ŝi fariĝis ano de tiu ĉi elstara aristokrata familio de la Venecia Respubliko, kiu eniris la venecian nobelaron komence de la 14-a jarcento.

Marieta Morosina Priuli, probable post sia geedziĝo, fariĝis komponistino kaj muzikistino al la servo de la Habsburga kortego.

En 1665 Priuli publikigis en Venecio kolekton da verkoj dediĉitaj al la Imperiestrino Vidvino de Habsburgo, Eleanor Magdalena de Neuburg, la tria kaj lasta edzino de Leopoldo la 1-a, kiu havis la reputacion esti unu el la plej kleraj kaj virtaj virinoj de sia tempo

La kolekto da verkoj de Priuli dediĉita al imperiestrino estis instrumenta muziko titolita ‘Baletoj kaj fluoj’ (Balletti e correnti). Ĝi inkluzivis ok ‘correnti’ kaj kvin ariojn da pecoj por tri kordaj instrumentoj, du violonoj, violonĉelo, kaj kontinua klaviceno.

La violonĉelo en Venecio de la 17-a jarcento havis du grandecojn: unu kiu estis sufiĉe pli granda ol la nuna violonĉelo; ĝi kutime ludis la pli konstantajn basajn liniojn de la polifonia muziko. Dum la ‘violoncino’, kiu estis pli malgranda ludis la rapidan kaj virtuozan solistan muzikon. La ‘Balletto e corrento’ de Marieta Morosina Priuli estas taŭga por ĉi tiu pli malgranda instrumento, ĉar ĝi enhavas sufiĉe ‘akrobatan’ fluon. Ĝuste tiuj komponaĵoj de Priuli estas konataj pro sia vigla ritmo kaj bunta formado.

Tiuj verkoj de Marieta Priuli elstaras ankaŭ pro tio, ke ili estis la escepto rilate al instrumenta muziko publikigita de virinoj en tiu ĉi periodo en Italio. Nur ŝi, kun sia ‘Baletoj kaj fluoj’, kaj la fekunda, multĝenra komponistino Isabella Leonarda kun ‘Sonate da chiesa’, sia Opus 16, produktis kaj eldonis instrumentajn komponaĵojn. Ambaŭ publikigis ununuran kolekton en ĉi tiu kampo, sed tiel la verko de la monaĥino Isabella Leonarda, kiel tiu de la venecia nobelino Marieta Priuli montras siajn grandajn kvalitojn kaj originalecojn en pasia interpreto. [1]

La muzikologo Gregory Barnett en sia libro “Bolognese Instrumental Music 1660-1710” publikigita en 2016, mencias Marietan Priulin inter la komponistoj kiuj kontribuis al la kreskanta influo de la instrumenta muziko, kiu dum la baroko egaliĝos en graveco al la voĉa muziko. La instrumenta muziko pasis de esti “nura akompano de la aristokrataj distraĵoj” en la salonoj de la nobelaro, “al la kreado mem de la aristokrata identeco de la malfrua 17-a jarcento”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 73 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

  1. Bowers, Jane and Judith Tick (1986). Women Making Music: The Western Art Tradition, 1150–1950. University of Illinois, Urbana, p. 137.