Ligerz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bipschal)

Ligerz (en la franca lingvo Gléresse) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Ligerz
Blazono de Ligerz
Blazono de Ligerz
Blazono de Ligerz
Ligerz vidita de la Sankt-Petro-Insulo
Ligerz vidita de la Sankt-Petro-Insulo
Ligerz vidita de la Sankt-Petro-Insulo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 5′ 6″ N 7° 8′ 13″ O / 47.08500 °N, 7.13694 °O / 47.08500; 7.13694 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 6″ N 7° 8′ 13″ O / 47.08500 °N, 7.13694 °O / 47.08500; 7.13694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 526
Areo 1,80 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 2514
Komunumkodo 0740
Mapo de Ligerz
Mapo de Ligerz
Mapo de Ligerz
vdr

Geografio redakti

Ligerz situas 15 kilometrojn okcidente de la urbo Bielo sur la suda deklivo de la Ĵurasa Montaro ĉe la norda bordo de la Lago de Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ligerz ankaŭ la vilaĝetoj Festi, Schernelz, Bipschal kaj la okcidenta parto de Kleintwann. La orientan limon de la komunumo formas la rojo Twannbach, kiu fosis ravinon en la dorson de la Ĵuraso.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,80 km², de kiuj 50,6% estas kovritaj de arbaro, 31,7% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ligerz limas en nordo al Prêles, en oriento al Twann-Tüscherz, en sudo al la Lago de Bielo, kaj en okcidento al La Neuveville.

Trafiko redakti

La kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5 pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La komunumajn setlejojn mem trapasas la vojo n-ro 1358. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neŭŝatelo. De la stacidomo de Ligerz funikularo nomita Vinifuni kondukas al Prêles.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ligerz datiĝas el la jaro 1178 kiel Lieresse. En la jaro 1218 estas menciita iu Volmarus de Liegerche, kaj en la jaro 1236 aperis la mencio Ligerce. Dum mezepoko Ligerz estis baronejo, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Nidau. La praburgo de la Baronoj de Ligerz estis la burgo Festi menciita en la jaro 1236 supre de la vilaĝo. En la jaro 1388 kaj definitive en la jaro 1393 la jurisdikcio pri Ligerz fariĝis havaĵo de la urba ŝtato de Berno. La baronejo en la jaro 1358 estis dividita kaj la duono fariĝis havaĵo de bernaj civitanoj de Büren kaj kaj la alia de Muleren. En la jaro 1409 la unua parto estis vendita al Bielo en la jaro 1469 la alia duono al Berno. En la jaro 1551 Berno akiris ankaŭ la bielan duonon kaj atribuis la tutan havaĵon al la Voktejo Nidau.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti