Aristau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Birri)

Aristau estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Aristau
Blazono de Aristau
Blazono de Aristau
Blazono de Aristau
Aristau vidita ek de Birri
Aristau vidita ek de Birri
Aristau vidita ek de Birri
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 17′ 20″ N 8° 21′ 45″ O / 47.28889 °N, 8.36250 °O / 47.28889; 8.36250 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 20″ N 8° 21′ 45″ O / 47.28889 °N, 8.36250 °O / 47.28889; 8.36250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1294
Areo 8,64 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 5628
Komunumkodo 4222
Mapo de Aristau
Mapo de Aristau
Situa mapo de Aristau
vdr

Geografio redakti

La komunumo Aristau situas en la sudo de Argovio ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss. La komunumo konsistas el la tri proksimume samgrandaj vilaĝoj Aristau en la centro, Althäusern en la nordo kaj Birri en la sudo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,64 km², de kiuj 14,4% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Aristau limas en nordokcidento al Besenbüren, en nordoriento al Rottenschwil, en oriento al Jonen, en sudoriento al Ottenbach (Kantono Zuriko), en sudo al Merenschwand, en sudokcidento al Muri, kaj en okcidento al Boswil.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Muri al Wohlen, de Muri tra la vilaĝo Birri al Affoltern ĉe Albis, kaj de Murri al Zuriko-Wiedikon.

La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas en distanco de 10 km apud Aesch al la nacia svisa aŭtovojo A3.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aristau datiĝas el la jaro 1153 kiel Arnestowo. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj diversaj unuopaj objektoj el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko Aristau estis la sidejo de lencburga servutsenjora familio. Bienojn posedis la Senjoroj de Baar kaj la Monaĥejo de Muri.

La hodiaŭa politika komunumo estis fondita en la jaro 1816. La civitanaj komunumoj Aristau, Birri kaj Althäusern tamen kuniĝis nur en la jaro 1912.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti