Lobanaso

(Alidirektita el Biziura)

La Lobanaso (Biziura lobata) estas tre akvema birdospecio de la grupo de la rektavostaj anasoj en la familio de Anasedoj. Ĝi estas indiĝena de suda Aŭstralio. Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Biziura. Parenco jam formortinta nome la Novzelanda lobanaso aŭ Anaso de Lautour (B. delautouri), iam loĝis en Novzelando, sed ĝi estas konata nur el prahistoriaj subfosiliaj ostoj. Ĝi estis ĉirkaŭ 8% pli longa ol la vivanta specio, kun ĉefe pli granda kapo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lobanaso
Lobanaso, ino
Lobanaso, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Biziura
Specio: B. lobata
Biziura lobata
(Shaw, 1796)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lobanasoj estas modere komunaj ĉe la basenoj de la riveroj Murray, Darling kaj Cooper, kaj en pli humidaj, fekundaj areoj en la sudo de la kontinento: la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Viktorio kaj Tasmanio. Lobanasoj evitas plej malproksiman nordon, la aridan okcidenton kaj la nordokcidenton.

Aspekto redakti

 
masklo, Sandford, Tasmanio, Aŭstralio

Masklaj plenkreskuloj estas 60 al 70 cm longaj kaj havas distinge grandan, ledecan lobon sub la beko; inoj estas 47 al 55 cm longaj kaj senornamaj. Ties senkolora grizbruna, iome pinglostrieca plumaro estas nerimarkinda kaj ne diferencas inter seksoj. Lobanasoj flosas tre malalte en akvo, preskaŭ kiel kormorano, kaj la grandaj retaj piedoj estas tre malantaŭaj en la korpo. La anasidoj estas kovrataj de malhelbruna lanugo.

En ties indiĝena teritorio, la ventumileca vosto estas distinga, kio permasas distingi tiun specion el la Lentuganaso (Stictonetta naevosa) kiu havas similajn grandon, koloron kaj kutimaron. La Blubeka anaso (Oxyura australis) havas similforman voston sed la ĉefa koloro de ties maskloj en reprodukta plumaro estas multe pli riĉe helbruna. Inoj kaj maskloj en nereprodukta plumaro estas tre similaj tamen kaj se neniu estas tre familiara pro la malgrandaj diferencoj laŭ kutimoj, ili ne povas esti apartigitaj el inaj Lobanasoj distance. Masklaj Lobanasoj en la reprodukta sezono estas kutime nekonfuzeblaj pro la granda beka lobo.

Sistematiko redakti

La rilataro de tiu pekuliara specio esta tre enigma. Ĝi estis tradicie inkludata kun la rektavosta subfamilio de Oksiurenoj, sed ŝajnas nur malproksime rilata al ties tipa genro Oxyura, kaj ties pekuliara apomorfeco malfaciligas ties lokigon. Ties rilataro kun la simile stranĝa rozorelaj Zebranasoj (Malacorhynchus) estas ankoraŭ nesolvita sed ŝajnas tre proksima, kaj ĝi ŝajnas esti parto de antikva radiado de Anasedoj en Gondvano. Tiele ĝi estas tre proksime rilata al la rektavostaj anasoj mem, sed ŝajne ne tiom proksime kiel ĝenerale estis supozata, kun multaj similaĵoj pro konverĝa evoluo.[2]

Ekologio kaj statuso redakti

Maskla plenkreskulo kun granda bekolobo dum plumaranĝado.
Akvorezervejo Storm King, suda Kvinslando, Aŭstralio

Tiu specio preferas profundajn, trankvilajn lagojn kaj humidejojn kun areoj kaj de malferma akvo kaj de kareksejoj. Ili apenaŭ eliras el akvo kaj estas malelegantaj sur seka tero. Ili rare flugas: ekflugo malfacilas, kaj surteriĝo estas mallerta, senagula movo sen sukceso malaltigi piedojn. Tamen se necese Lobanasoj flugas rapide longdistance, per rapida, ne profunda flugilfrapado.

Ĉe akvo Lobanasoj montras senpenan lertecon, turniĝante surface per ambaŭ piedoj kaj vosto. Ĝenerale Lobanasoj restas en akvo la tutan tagon, laŭvice ripozante kaj manĝante energie, kvankam ili foje eliras sidi surtrunke aŭ sur seka tero dummomente. Ili restas surakve nokte, bone dormante for el tero kun la kapo metita en la korpo aŭ sub flugilo.

Lobanasoj sentas sin tre multe hejme subsurface, plonĝante kapunue sen apenaŭ akvomovo, kaj restas submerĝe tiom longe kiom ĝis unu minuto unufoje, ofte resurfaciĝante nur dum kelkaj momentoj antaŭ replonĝi. Ili plonĝas por fuĝi el eventualaj predantoj aŭ nevolita akompanantaro, kaj por serĉi manĝon, tipe en profunda akvo. Ili povas descendi almenaŭ 6 metrojn. La ĉefaj dieteroj estas akvaj skaraboj, kankroj, akvaj helikoj, nesalakvaj moluskoj, krustuloj, kaj similaj, suplemente per vario de akvaj plantoj kaj kelkaj fiŝoj.

For de la reprodukta sezono, plenkreskuloj estas ĝenerale solecaj. Masklaj plenkreskuloj tenas kaj defendas teritoriojn, forpelante aliajn masklojn kaj tre ofte eĉ inoj. Pli junaj birdoj – junuloj kaj senpartneraj plenkreskuloj – formas arojn en pli grandaj akvejoj dum kelkaj epokoj de la jaro. Oni ne konas je kioma aĝo ili akiras seksan maturecon en naturo, sed tio povas postuli kelkajn jarojn. Ili estas longviva specio kaj estas kapablaj reproduktiĝi eĉ kiam ili estas ankoraŭ 20jaraĝaj aŭ eĉ plie.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono de la Lobanasoj varias depende de la pluvokvanto kaj de la akvoniveloj, sed ĝi estas tipe inter julio kaj januaro, kun plej granda nombro de ovodemetadoj en septembro aŭ oktobro. Spite nombron de pli ĝeneralaj studoj, remarkinde malmulte estas konata pri la reproduktado de la Lobanaso. Ekzemple: estas dum la reprodukta sezono kiam tiu birdo elpelas la moskan odoron per kio foje ĝi estas konata kiel Moskanaso. Krome en tiu sezono la maskloj avertas unu la alian laŭte per ripeta sekvenco de sonoj: unue, plaŭdo ker-plonk farita per piedoj sursurface de akvo; poste du mildaj akraj alvokoj kak kak; poste laŭta fajfo kaj profunda grunto. Tiu sekvenco povas rekomenci je iu ajn horo de la tago aŭ nokto, kun aŭ sen asocia vida memmontro, kaj ripetiĝi ĉiun 4an aŭ 5an sekundon tiom longe kiom ĝis duonhore ĉiufoje. Kvankam la masklaj Lobanasoj havas grandajn ledecajn lobojn subbeke kaj tiu ŝvelas dum la reprodukta sezono, ĝi ne estas konektata al la voĉaj kavaĵoj kaj ŝajne ĝi havas nur pervidajn celojn.

Oni supozas, ke la pariĝado estas promiskua, eble kun sistemo de masklejo kiel tiu de la Kakapo (tre granda, nefluga psitako troviĝanta nur en Novzelando), sed tio restas necerta. La masklo tute ne respondecas por nestokonstruado aŭ idozorgado.

Inoj selektas kaŝan lokon por nesto, kutime inter altaj kareksoj tre for el tero kaj protektata de profunda akvo, aŭ ĉe kovro de pendanta arbustaro, sed foje en gamo de eksperimentaj lokoj, kiaj stumpo, en malplena arbotruo, aŭ eĉ sub turnita boato. La nesto estas simpla platformo de plektita plantomaterialo kiel taseto, kovrita per fajna plantomaterialo kaj, post la ovodemetado, plenigita el lanugo. Ŝajne ŝi nekapablas porti nestomaterialon kaj devas dependi el kio estas atingebla. Kiam la nesto kompletiĝis, ŝi plektas kareksojn supere por konstrui kanopeon, kaŝonta la neston el vido. Por lasi la neston por manĝi, ŝi enŝoviĝas silente enakve kaj submerĝas, kaj ne resurfaciĝas ĝis kiam ŝi estas jam sufiĉe for.

Oni ne konas la ovokvanton: oni trafis ĝis 10 ovojn en nesto, sed ĝi aspektis kvazaŭ rezulto de ara nestumado: plej probablaj estas 3 aŭ 4 ovoj. Ĉe plej kazoj nur unu ido survivas, foje du. Ili kapablas naĝi kaj plonĝi post kelkaj tagoj, post kiuj ili probable lasas la neston. Junuloj restas ĉe la patrino dum kelkaj monatoj almenaŭ, foje rajdante sur ŝia dorso. Ili povas pluki manĝerojn el la surfaco kaj iomete plonĝi, sed la patrino pluhavigas la kernon de ties manĝo ĝis kiam ili estas preskaŭ plenkreskaj.

Konservostatuso redakti

Lobanasoj estas foje ĉasataj de ĉasistoj sed estas malmulte prezataj, ne konsideritaj bongustaj. Arbarklarigado kaj sekigado de humidejoj damaĝis ties nombrojn, pro pliiĝo en Aŭstralio de la niveloj de akva saleco, sed la specio ne estas nune konsiderata en danĝero.[3]

Referencoj redakti

  1. Worthy (2002)
  2. Livezey (1986), McCracken et al. (1999), Sraml et al. (1996)
  3. BLI (2004)

Literaturo redakti