Blestium (ankaŭ Blestio en la Itinero de Antonino (Iter XIII))[1] estis malgranda Romia fuorto (angle: Roman Fort, kimre: Caer Rufeinig) kaj ferfarejo en la Romia provinco de Britannia Superior, parto de Romia Britio. Ĝi estis identigita kun la situo de la posta urbo de Monmouth en sud-orienta Kimrio, lokita apud la kunfluejo de Rivero Monnow kun Rivero Wye.

Historio kaj restaĵoj redakti

 
Mapo montranta la ĉefajn kampanjojn en la Romia konkero de Kimrio. Blestium okupis ŝlosilan lokon en la sud-oriento de la kovrita areo

La referenco al Blestio en la Itinero de Antonino estas la unusola farita al la setlejo en Romiaj fontoj. Ĝi estis lokita sur la vojo inter Caerleon (latine Isca Silurum) kaj Silchester (latine Calleva Atrebatum), mezvoje inter la fuorto en Usk (latine Burrium) kaj la ferfarejo en "latine Ariconium", kiu supozeble estis Weston under Penyard apud Ross-on-Wye. Estis sugestite ke la nomo povus deveni el la greka vorto βλαστος, signifanta "branĉo".[2]

Estas nun ĝenerale akceptite, ke Nerona aŭ pra-Flavia militara fuorto estis establita en Monmouth, eble antaŭ 55 A.D., farante el ĝi la plej fruan Romian fuorton en Kimrio.[3] [4] La fuorto estis probable establita, ĉu fare de Publius Ostorius Scapula aŭ de lia posteulo Aulus Didius Gallus, dum la unuaj antaŭeniroj de la Romianoj kontraŭ la Siluroj de sud-orienta Kimrioj. La invadantaj fortoj establis serion da helpaj fuortoj laŭlonge de la valo de Rivero Monnow al mez-Kimrio, same kiel antaŭenirante al Usk, kie ili establis la fuorton de "Burrium". La Siluroj faris sukcesan gerilon kontraŭ la Romianoj dum tridek-kelk jaroj antaŭ ol ili estis venkitaj fare de la fortoj gviditaj de Sextus Julius Frontinus. La fuorto en "Blestium" kredeble loĝigis ĉ. 2,000 soldatojn dum la unua kampanjo, kaj poste restis kiel malgranda fuorteto.[5]

Relative malmultaj Romiaj restaĵoj estis trovitaj en Monmouth ĝis antaŭ nelonge. La unua fosaĵo de la fuorto estis malkovrita en marto 2012 fare de "Monmouth Archaeological Society" (Arĥeologia Societo de Monmouth) malantaŭ proprietaĵoj sur Monnow Street, en la urbocentro de Monmouth.[5] Elfosaĵoj en 2010 en Agincourt Square ankaŭ malkovris potojn kaj ostojn, kiuj ŝajne konfirmas la ekziston de fuorto.[3] Estas konsinderinda indikaĵo de ferfarado datiĝanta el la Romia periodo, uzanta lokan Ferercon kaj Lignokarbon por gisado el lokaj arbaroj.[4] Tio ĉi inkluzivas fajrejojn kaj skoriojn, ambaŭ en la urbocentro kaj la areo de Overmonnow.[6] Konstruaĵoj el ŝtono estis elfositaj apud la tansirejo de Rivero Monnow, asociitaj kun ferfarado el la 2-a kaj 3-a jarcentoj. Moneroj trovitaj en la urbo datiĝas ĉefe el la 3-a kaj 4-a jarcentoj,[7] sugestante daŭran civilan setladon.

Monmouth Heritage Trail redakti

La promenejo "Monmouth Heritage Trail" inkluzivas t.n. "blue plaque" (bluan rondforman platon) memoriganta la Romian fuorton de "Blestium". Tiu ĉi estas fiksita al malfrua 18-jarcenta urba domo kiu nun uzatas kiel banko de "Lloyds TSB" en Monnow Street. La domo estis okupita, kaj probable konstruita, fare de Philip Meakins Hardwick, kiu estis unu el la fondintoj de la "Monmouth Picnic Club" de lokaj ĝentilhomoj respondecaj por disvolvi la vidpunkton kaj konstruaĵojn sur The Kymin ĉ. 1800. La domo fariĝis la hejmo de la urb-oficisto de Monmouth, kaj Vicgrafo Nelson kaj lia akompanantaro estis akceptitaj tie dum ilia vizito al la urbo la 19-an de aŭgusto 1802.[5]

Bibliografio redakti

  • (2000) Roman & Early Medieval Wales. Stroud: Sutton Publishing.

Referencoj redakti

  1. (1979) The Place-Names of Roman Britain, p. 269 j.
  2. Blestium at RomanBritain.org. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2012-03-25.
  3. 3,0 3,1 South Wales Argus, Roman fort unearthed in Monmouth, 12 August 2010
  4. 4,0 4,1 Glamorgan-Gwent Archaeological Trust Historic Landscape Characterisation: Lower Wye Valley, 011 Monmouth
  5. 5,0 5,1 5,2 Monmouth Civic Society, Guide to the Monmouth Heritage Blue Plaque Trail, n.d., p.6
  6. (1992) The Archaeology and History of Ancient Dean and the Wye Valley, p. 78–79. ISBN 0-946328-42-0.
  7. (1996) The Lordship, Parish and Borough of Monmouth, p. 13. ISBN 1-899290-03-6.