Blhovce
Blhovce, hungare Balogfala estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Blhovce | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 980 32 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 780 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 16′ N, 19° 57′ O (mapo)48.27333333333319.953055555556Koordinatoj: 48° 16′ N, 19° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 18,74 km² (1 874 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png/330px-Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 19 km²
- Supermara alteco: 218 m
- Loĝantaro: 810
- Poŝtkodo: 980 32
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiBlhovce situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Fiľakovo-Tornaľa. Rimavská Sobota troviĝas 22 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1241 en formo "Boglku". En 1683 la pola armeo detruis la vilaĝon, en 1890 incendio okazis. En 1910 loĝis en Balogfala 783 da homoj, (778 hungaroj, 4 rumanoj, unusola slovako). Ĝis Traktato de Trianon Balogfala apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Balogfala rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1956 kolĥozo formiĝis. En 2001 loĝis en Blhovce 814 da homoj, (626 hungaroj, 97 slovakoj, 85 ciganoj, 6 ĉeĥoj).
Vidindaĵo
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena de 1777, en 1946 renovigita