Bogádmindszent
Bogádmindszent [bogAdmindsent] estas unuigita malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye. Mindszent signifas: Ĉiuj Sanktuloj.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 430
- Poŝtkodo: 7836
- Telefonprefikso: 73
SituoRedakti
Bogádmindszent situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Sellye troviĝas 19, Harkány 20, Siklós 25, Pécs 30 km-ojn.
HistorioRedakti
La unua mencio pri Bogád devenis el 1276 en formo "Bugad", pri Mindszent en 1332 en formo "Mendschent". La turkoj okupis la regionon post la mezepoko, la serboj inter 1918-1920. La vilaĝoj unuiĝis en 1935.
En Bogádmindszent migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
- kalvinana preĝejo de 1847 en vilaĝparto Mindszent
- kalvinana preĝejo el la komenco de la 19-a jarcento
- romkatolika kapelo de 1935