Valaliky, hungare Kassamindszent [kaŝamindsent] estas granda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historiaj nomoj slovake estis Všechsvätych, hungare Koksó-Mindszent.

Valaliky situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Valaliky situas laŭ traira flankovojo, kontaktiĝanta sude kun Geča. Košice troviĝas 10, Hungario 15 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1280 en formo "terra Cocso". Iom poste aperadis apudaj vilaĝoj Csontosfalva (ĉontoŝfalva) (laŭ tiama skribmaniero "Alsov Koxomenthzenth", Bernátfalva "Felsew Kaxomenthzenth" kaj Búzafalva "Buzaperfalua". En 1910 loĝis en Kassamindszent 274, en Bernátfalva 240, en Búzafalva 316, en Csontosfalva 261 homoj. En tiuj vilaĝoj slovakoj vivis en majoritato, hungaroj kaj ciganoj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1961 la menciitaj vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Valaliky 3701 homoj, (3510 slovakoj, 143 ciganoj, 11 ĉeĥoj, po 6 hungaroj kaj ukrainoj).

Vidindaĵo redakti

Famuloj redakti

En la iama Bernátfalva naskiĝis hungara matematikisto Mihály Demeczky.

Eksteraj ligiloj redakti