Mindszentgodisa
Mindszentgodisa (mindsentgodiŝa), germane Godischa estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sásd. Mindszent signifas: Ĉiuj Sanktuloj.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1010
- Poŝtkodo: 7391
- Telefonprefikso: 72
SituoRedakti
Mindszentgodisa situas en valo de rojo, meze de sakovojo, fervojo trafikas al Pécs, Budapeŝto kaj Komló.
HistorioRedakti
Antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua mencio pri Mindszent devenis el 1542 en formo "Mynthzenth". Dum la turkoj la vilaĝo restis viva, sed la najbara Godisa tiam senhomiĝis. En la 18-a jarcento germanoj refondis la vilaĝon kaj ili venis ankaŭ en Felsőmindszent (germane: Oberallerheiligen). Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en 1977. Post 2 jaroj proksima setlejo aliĝis al la municipo.
FamulojRedakti
En Felsőmindszent naskiĝis verkisto Miklós Surányi.