Bokor
Bokor estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó. La loknomo signifas: arbedo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9296/19.5419
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 3066
- Telefonprefikso: 32
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pásztó troviĝas 26, Szécsény 27, Salgótarján 49, Miskolc 142, Budapeŝto 103 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-05-12 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1265. En 1439 Stefano Báthory ricevis la kampojn, la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Buják. Vilaĝservoj estas kulturdomo, interretejo, hoteleto, futbalejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- luterana preĝejo de 1790
- restaĵoj de preĝejo el la 13-a jarcento
- muzeeto