Boncourt JU
![]() |
- La mallongigo JU en Boncourt JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Boncourt.. |
Boncourt (prononcu: bõkur; malnova germanlingva nomo: Bubendorf) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1299 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Boncourt | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Koordinatoj | 47° 29′ 45″ N 7° 0′ 55″ O / 47.49583 °N, 7.01528 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 45″ N 7° 0′ 55″ O / 47.49583 °N, 7.01528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1299 |
Areo | 9,02 km² |
Alteco | 373 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2926 |
Komunumkodo | 6774 |
![]() | |
Geografio
redaktiBoncourt situas tute en la nordo de la kantono en la valo de la rivero Allaine proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Porrentruy.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa unika sivsa najbarkomunumo de Boncourt estas en sudo Basse-Allaine, ĉe la tri aliaj flankoj la komunumo limas al Francio, nome al la komunumoj Villars-le-Sec, Saint-Dizier-l’Évêque, Lebetain, Delle, Florimont kaj Courcelles.
Trafiko
redaktiSur la trajnlinio de Delle al Porrentruy, kie situas la stacidomo de Boncourt, post 11-jara interrompo ekde la 10-a de decembro 2006 denove trafikas laŭhoraraj personaj trajnoj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Belfort al Porrentruy kaj estas planita, ke en la jaro 2012 estos malfermita la longigo de la svisa aŭtovojo A16 ĝis la landlimo kun alveturejo en Boncourt kaj kun konekto je la franca flanko tra Belfort al Parizo.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Boncourt datiĝas el la jaro 1140 kiel Bononis Curia.[1]
Dum mezepoko Boncourt apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ili dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departemento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Boncourt apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.
Vidindaĵo
redaktiVidinda estas la turo Donjon de Milandre, kiu estas la sola postrestaĵo de la Kastelo Milandre, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento de la Grafoj de Montbéliard kaj detruita en la jaro 1674 de la trupoj de Marŝalo de Turenne okaze de la okupo de Franĉ-Konteo.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Boncourt
- Boncourt (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
La turo Donjon de Milandre