Booker T. Washington

Booker Taliaferro Washington (naskiĝis la 5-an de aprilo 1856, mortis la 14-an de novembro 1915) estis afrik-usona edukisto, aŭtoro, oratoro kaj konsilisto de pluraj prezidentoj de Usono. Inter 1890 kaj 1915, Washington estis hegemonia estro de la afrik-usona komunumo.

Booker T. Washington
Persona informo
Naskonomo Booker Taliaferro Washington
Naskiĝo 5-an de aprilo 1856 (1856-04-05)
en Hale's Ford
Morto 14-an de novembro 1915 (1915-11-14) (59-jaraĝa)
en Tuskegee
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Tuskegee University Campus Cemetery vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hampton University vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Booker T. Washington
Familio
Patrino Nataly Anette vd
Gefratoj John Henry Washington • Amanda Washington vd
Edz(in)o Fannie Smith Washington • Olivia A. Davidson • Margaret Murray Washington vd
Infanoj Booker T. Washington, Jr. • Portia Washington Pittman • Ernest Davidson Washington vd
Profesio
Okupo edukistoverkisto • aŭtobiografo • pedagogoentreprenistopolitikisto • homrajta aktivulo • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Washington en 1905

Washington estis el la lasta generacio de nigraj estroj naskiĝintaj en sklaveco kaj iĝis ĉefa porparolanto de la iamaj sklavoj kaj ties posteuloj, kiuj estis denove subpremitaj pro senrajtigo al voĉdonado kaj la diskriminacia leĝaro konita kiel Jim Crow en la epoko post la nomita Rekonstruo de Usono, ĉefe en la ŝtatoj de Suda Usono fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. En 1895 lia Atlanta kompromiso alvokis eviti kontraŭstaron super segregacio kaj anstataŭe plie fidis al longdaŭra edukado kaj ekonomia avanco en la nigrula komunumo.