La Botera ajmofilo, Aimophila botterii, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas mezgranda membro de la grupo de Amerikaj paseroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Botera ajmofilo
Botera ajmofilo
Botera ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. botterii
Aimophila botterii
(Sclater, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}

Aimophila botterii arizonae
Aimophila botterii botterii
Aimophila botterii goldmani
Aimophila botterii mexicana
Aimophila botterii petenica
Aimophila botterii spadiconigrescens
Aimophila botterii texana
Aimophila botterii vantynei
Aimophila botterii vulcanica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo

redakti

Tiu paserina birdo precipe troviĝas en Meksiko, kun reprodukta teritorio kiu etendas al sudorienta pinto de la Usona ŝtato de Arizono, kaj estas malgranda populacio de nemigrantaj birdoj en la suda valo de Rio Grande de suda Teksaso, kiu estas minacata pro habitatoperdo. La distribuado estas ampleksa en Meksiko, el Sonora al Ĉiapaso kaj Jukatanio, ĉiam en malaltaj teroj. En Centrameriko ĝi iĝas pli rara kaj surloka, kaj ne registriĝis en Salvadoro. Ties suda límo estas la ĉirkaŭoj de la vulkano Miravalles, en Guanacaste, Kosta-Riko.

Ĝi ne troviĝis en Arizono inter la 1890-aj jaroj kaj meze de la 20a jarcento pro troa paŝtado de brutaro; nune ĝi estas jam loke komuna en sia Arizona teritorio pro rekupero de vegetaĵaro. Junuloj ŝajne bezonas densan vegetaĵaron por kaŝiĝi dum idozorgado; la nekomuna indiĝena Sporobolus Sporobolus wrightii estas preferata, sed oni uzas sukcese ankaŭ tufojn de enmetita neindiĝena eragrosto de Lehmann (Eragrostis lehmanniana) kaj kurva eragrosto (E. curvula var. conferta), kvankam je pli malalta populacidenseco.[1] Tiu nearktisa specio loĝas en aridaj kaj duonaridaj zonoj el sudo de Usono ĝis la nordo de Kostariko.

Aspekto

redakti

La Botera ajmofilo estas ĉirkaŭ 14 cm longa. Ties plumaro estas ĉefe helgriza, strieca en dorso je bruna kaj nigreca, simila al la ino de la Komuna pasero (Passer domesticus). Ĝi havas brunan traokulan strion, ioman helan superokulan strion, helan okulringon kaj mallarĝan nigran mustaĉan strion. Ties karakteroj distingaj ne estas tre evidentaj je simpla vidaĵo: grizeca brusto sen strieco kaj malgrandaj flavaj makuloj en ŝultroj. La kruroj estas rozkoloraj. La beko estas helgriza, sed malhela en supra bordo. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj.

Ties kanto estas serio de akraj kaj sonorilecaj sonoj, foje fine per seka sonorilado.[2]

Kutimaro

redakti

Ĝi loĝas en densaj dezertaj altaj herbejoj kaj makiso, ĝenerale je malaltaj altitudoj, foje en ĉemarbordaj prerioj. Ili kaŝiĝas inter herbotufoj kaj serĉas nutradon ŝtele surgrunde. Ili manĝas insektojn kaj semojn. Ties habitato estas minacata pro troa paŝtado kaj agrikulturaj incendioj.

Kaj la latina scienca nomo kaj la komuna nomo de la Botera ajmofilo honoras la ornitologon italian Matteo Botteri (1808-1877), kiu realigis studojn en Meksikio.

  1. Jones, Zach F. & Bock, Carl E. (2005): The Botteri's sparrow and exotic Arizona grasslands: an ecological trap or habitat regained? Condor 107(4): 731–741. [Artikolo en angla kun hispana resumo] COI:10.1650/7741.1 (HTML resumo)
  2. Peterson kaj Chalif, 2008

Referencoj

redakti

Plia legado

redakti
  • Jones ZF. Ph.D. (2003). The impacts of an exotic habitat on the population dynamics of a grassland specialist, the Botteri's sparrow (Aimophila botterii), in southeastern Arizona. University of Colorado at Boulder, United States, Colorado.
  • Kirkpatrick CK. M.S. (1999). Trends in grassland bird abundance following prescribed burning in southern Arizona. The University of Arizona, United States, Arizona.

Artikoloj

redakti
  • Bock CE & Bock JH. (1992). Response of Birds to Wildfire in Native Versus Exotic Arizona Grassland. Southwestern Naturalist. vol 37, no 1. pp. 73–81.
  • Bock CE & Bock JH. (2002). Numerical response of grassland birds to cattle ranching versus exurban development in southeastern Arizona. Ecological Society of America Annual Meeting Abstracts. vol 87, no 79.
  • Borror DJ. (1971). Songs of Aimophila Sparrows Occurring in the USA. Wilson Bulletin. vol 83, no 2. pp. 132–151.
  • Contreras-Balderas AJ. (1988). New Records of Birds from Nuevo León Mexico. Southwestern Naturalist. vol 33, no 2. pp. 251–252.
  • Conway DK & Benson KLP. (1990). A Range Extension for Nesting Botteri's Sparrow Aimophila-Botterii in Southern Texas USA. Southwestern Naturalist. vol 35, no 3. pp. 348–349.
  • Deviche P, McGraw K & Greiner EC. (2005). Interspecific differences in hematozoan infection in sonoran desert Aimophila sparrows. Journal of Wildlife Diseases. vol 41, no 3. pp. 532–541.
  • Eaton MD. (2007). Avian visual perspective on plumage coloration confirms rarity of sexually monochromatic North American passerines. Auk. vol 124, no 1. pp. 155–161.
  • Fall BA. (1973). Noteworthy Bird Records from South Texas Kenedy County. Southwestern Naturalist. vol 18, no 2. pp. 244–246.
  • Jones ZF & Bock CE. (2002). Nest success as a misleading indicator of habitat quality in the Botteri's Sparrow. Ecological Society of America Annual Meeting Abstracts. vol 87, no 171.
  • Kirkpatrick C, DeStefano S, Mannan RW & Lloyd J. (2002). Trends in abundance of grassland birds following a spring prescribed burn in southern Arizona. Southwestern Naturalist. vol 47, no 2. pp. 282–292.
  • Maurer BA, Webb EA & Bowers RK. (1989). Nest Characteristics and Nestling Development of Cassin's and Botteri's Sparrows in Southeastern Arizona USA. Condor. vol 91, no 3. pp. 736–738.
  • Ohmart RD. (1968). Breeding of Botteris Sparrow Aimophila-Botterii in Arizona USA. Condor. vol 70, no 3.
  • Swanson DW. (1985). New Nesting Record for Botteris Sparrow Aimophila-Botterii in South Texas USA. Southwestern Naturalist. vol 30, no 1. pp. 161–161.