Boyd Atkins

usona muzikisto

Boyd Atkins (* proks. 1900 en Nov-Orleano; † nekonata) estis usona ĵaz-kaj blus-muzikisto (klarneto, saksofono, violono), komponisto kaj aranĝisto

Boyd Atkins
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
en Paducah
Morto 1-an de marto 1965 (1965-03-01) (65-jaraĝa)
en kantono Kuk
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • komponisto
vdr
Boyd Atkins dum prezentado je South Side Cabaret je Ĉikago en 1941

La muzikisto-kariero de Boyd Atkins komencis fine de la 1910-aj jaroj, kiam li prezentiĝis en la bando de Fate Marable en vaporŝipoj sur rivero Misisipo. Komence de la 1920-aj jaroj li apartenis al la ĵazsocieto de Sankta Luiso, kie li ludis en la bando de Dewey Jackson. Atkins poste transloĝiĝis al Ĉikago kaj direktis propran ensemblon, en kiu ankaŭ ludis Kid Ory; krome li laboris kun Earl Hines kaj Carroll Dickerson. En 1927 li membriĝis en la orkestro de Louis Armstrong, kiu prezentis en la kafejo Sunset Cafe je Ĉikago; Atkins ludis tie klarneton, soprano- kaj aldo-saksofonojn. La bando de Armstrong ludis ankaŭ la ja plej konatan titolon de Atkins, „Heebie Jeebies“, kiun li verkis kune kun Connee Boswell. Dum la plua paso de la 1920-aj jaroj li havis propran bandon nome The Firecrackers.

Inter 1931 kaj 1934 li ludis kun Eli Rice kaj prezentis meze de la jardeko kiel bandestro en Minneapolis; tie li ludis ankaŭ kun Rook Ganz. En 1940 li apartenis al la ensemblo Society Swingsters, kiu prezentis en Peoria (Ilinojso). Post lia reveno al Ĉikago en 1951 li laboris ĉefe kiel aranĝisto kaj ludis ofte kun blusmuzikistoj kiel Elmore James kaj Magic Sam.

Al la pli malfrue konataj ĵazmuzikistoj, kiuj komence de sia karieroj ludis ĉe Atkins, apartenis Milt Hinton kaj Lester Young.

Diskografiaj indikoj redakti

  • Louis Armstrong: Hot Five and Hot Seven, Vol. 2 (JSP, 1927)
  • Elmore James and His Broomdusters: The Resurrection of Elmore James (Anthology of the Blues, 1955/56)
  • Magic Sam: Charly Blues Masterworks Vol. 29: West Side Soul (Charly, 1957-1960)

Fontoj redakti

  • "New Orleans Jazz, a Family Album" de Al Rose kaj Edmond Souchon
  • LIFE intervjuo kun Kid Ory, 20-an de aprilo 1957
 Portalo pri Muziko