Bruno APITZ [bruno apic] (naskiĝis la 28-an de aprilo 1900 en Lepsiko, mortis la 7-an de aprilo 1979 en Berlino) estis germana verkisto.

Bruno Apitz
Persona informo
Bruno Apitz
Naskiĝo 28-an de aprilo 1900 (1900-04-28)
en Leipzig
Morto 7-an de aprilo 1979 (1979-04-07) (78-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoscenaristo • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filo de laborista familio unue fariĝis stampilfaristo. Poste li laboris kiel librovendisto kaj aktoro. En la jaro 1927 li fariĝis membro de la Komunisma Partio de Germanio kaj li eklaboris kiel verkisto kaj ĵurnalisto ĉefe por la celoj de sia partio. Ekde 1933 Bruno Apitz pasigis plurajn jarojn de sia vivo en malliberejoj kaj faŝismaj koncentrejoj. Post la Dua mondmilito li restis en Germana Demokratia Respubliko. Li laboris i.a. kiel dramaturgo kaj ekde 1955 li plene dediĉis sin al la verkado. Li mortis en Orienta Berlino.

La ĉefverko de Bruno Apitz Nackt unter Wölfen [NAkt UNter WELfen] (Nuda inter Lupoj) respegulas la spertojn de la aŭtoro en la koncentrejo Buchenwald. Ĝi gajnis internacian sukceson kaj aperis ankaŭ en Esperanto.

Listo de verkoj redakti

  • Nackt unter Wölfen (romano, 1958)
  • Esther (rakonto, 1959)
  • Der Regenbogen (romano, 1976)
  • Schwelbrand (romanfragmento, eld. 1984)

En Esperanto aperis redakti

Nuda inter Lupoj / Tradukita de Karl Schulze. - Leipzig, 1974