Buĝ

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Bhuĝ (guĝarate ભુજ, Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, kie ĝi estas sidejo de Distrikto Katĉ kaj estas la plej okcidenta urbego de Barato.

Larĝa panoramo el la fortikaĵo de Bhuĝ
Larĝa panoramo el la fortikaĵo de Bhuĝ
Buĝ
urbo
Administrado
Poŝtkodo 370001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 69° 40′ O (mapo)23.2569.67Koordinatoj: 23° 15′ N, 69° 40′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Buĝ (Guĝarato)
Buĝ (Guĝarato)
DEC
Buĝ
Buĝ
Situo de Buĝ
Buĝ (Barato)
Buĝ (Barato)
DEC
Buĝ
Buĝ
Situo de Buĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhuj [+]
vdr
Palaco en Bhuĝ

Demografio redakti

Bhuĝ havis populacion de 251 489 en 2021.

Geografio redakti

Bhuĝ situas sur ebenaĵo 110 metrojn super la marnivelo, sed ĉe orienta flanko de la urbego estas monteto, kie fortikaĵo situas. Aliaj apartenaĵoj estas du lagoj. Gandhidham (la sola proksima urbo) troviĝas 51, Ĝamnagar 97, Morbi 128, Mehsana 279, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 299, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 304, Karaĉio 326, Mumbajo 578, tutlanda ĉefurbo Delhio 961, Kolkato 1915 kilometrojn (aere) [1].

 
Templo

Historio redakti

Bhuĝ estis establita en 1510 kaj fariĝis sidejo, ankaŭ signifa komercurbo por karavanoj. En 1590 komenciĝis la mogola erao. La fortikaĵmuroj estis konstruitaj supozeble en 1723. La fortikaĵo estis sieĝita ses fojojn, kvarfoje sukcese, dufoje malsukcese. Inter 1819-1947 la britoj dominis. En 1819 en Bhuĝ la sismo detruis preskaŭ 7000 domojn kun perdo de 1140 homaj vivoj. Post sendependeco de Hindio en 1947 unue subŝtato Katĉ kreiĝis, sed en 1956 ĝi kunfandiĝis al subŝtato de Mumbajo, kiu en 1960 estis dividita en la novajn lingvajn subŝtatojn de Guĝarato kaj Maharaŝtro, kie distrikto Katĉ estiĝis. La distrikto mem estas la plej granda en Barato laŭ areo. Intertempe en 1956 kaj 2001 pliaj tertremoj okazis.

Ekonomio redakti

Bhuĝ ne havas signifan industrion, menciindas nur la manfaraĵoj.

Lingvoj redakti

En Bhuĝ la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la kutĉa lingvoj.

Religioj redakti

En Bhuĝ plejparto de la populacio estas hinduoj (68,6%), krome muslimoj (25,6%), ĝainistoj (4%), sikistoj kaj kristanoj (ĉirkaŭ 0,5%).

Eduko redakti

La unua mezlernejo estis establita en 1870, ankaŭ estas arkitektura heredaĵo de la urbego. La loka universitato de Bhuĝ havas 19 altlernejojn aligitajn loke.

 
Instituto

Klimato redakti

Bhuĝ situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) ĵus manke de varma semi-arida klimato ( BSh). Jare averaĝe pluvas po 323 mm. Ĝenerale pluvas nur inter junio kaj septembro pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko redakti

Al Bhuĝ kuras 5 ĉefvojoj kaj 1 flankovojo. La urbego havas trairan fervojan linion kaj flughavenon.

 
Stacidomo

Famuloj redakti

En Bhuĝ naskiĝis en:Alice Elgar.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj
  • palaco
  • fortikaĵo: la malnova urbo estis ĉirkaŭita per muro, kiu havis kvin gravajn pordegojn kaj unu malgrandan pordegon
  • 2 lagoj
  • muzeo
  • amuzparko sur monteto

Fontoj redakti

  • WikiTrans