Bubendorf im Burgenland
Bubendorf im Burgenland, mallonge Bubendorf, hungare Lántosfalva [lAntoŝfalva] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Pilgersdorf.
Bazaj informoj
redaktila centra strato
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 371 m
- Loĝantaro: 270
- Telefonprefikso: 0 26 16
- Poŝtkodo: 7441
- Aŭtokodo: OP
- 47° 26′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.43333 °N, 16.35000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 00″ N 16° 21′ 00″ O / 47.43333 °N, 16.35000 °O (mapo)
Situo
redaktiBubendorf situas sur mildaj deklivoj.
Vojo en Bubendorf im Burgenland
Historio
redaktiLa unua necerta mencio okazis en 1300. En 1532 la turkoj, en 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai detruis la vilaĝon. En 1866 incendio okazis. Ĝis 1921 Lántosfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). Inter 1948-1952 oni minadis apude brunan karbon. En 1971 Bubendorf aliĝis al Pilgersdorf.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo
Famuloj
redaktiEn la iama Lantosfalva naskiĝis hungara germanisto Ferenc Puhr.
Fajrobrigadejo en Bubendorf im Burgenland