Burnham-on-Sea

urbo en Anglio

Burnham-on-Sea estas loĝloko (urbo) en la angla graflando Somerset ĉe la buŝo de la rivero Parrett kaj la golfo de Bridgwater. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Burnham estis vilaĝeto, sed poste komencis kreski kiel sekvo de ĝia populareco kiel banloko. La loĝloko havis 19 576 loĝantojn en 2011.

Burnham-on-Sea
urbo
urbeto
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Sudokcidenta
Graflando Somerset
Distrikto Sedgemoor
Poŝtkodo TA8
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 576  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 3° 0′ U (mapo)51.2376-2.9935Koordinatoj: 51° 14′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Burnham-on-Sea (Britio)
Burnham-on-Sea (Britio)
DEC
Burnham-on-Sea
Burnham-on-Sea
Situo de Burnham-on-Sea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burnham-on-Sea [+]
vdr

Geografio redakti

 
La ĝeto de Burnham vidata ekde la nordo

Burnham situas en la sudokcidenta Anglio, proksimume kvardek kilometroj sudokcidente de Bristol kaj ĉ. tridek kilometroj norde de Taunton. Je la transa flanko de la kanalo de Bristol en nordokcidenta direkto troviĝas Cardiff en Kimrio. La loko situas en la najbareco de la elfluejo de la rivero Parett, kie tiu enfluas la kanalon de Bristol. La vasta ŝlimejo estas karakteriza por la golfo de Bridgewater kaj la resto de la kanalo de Bristol. Kiel sekvo de la tre granda tajdodiferenco kun altodiferenco ĝis 11 metroj,[1] la akvo povas retiriĝi en longeco de pli ol 2,5 kilometroj.

Vidindaĵoj redakti

Lumturoj redakti

Pro ĝia situo je la buŝo de la rivero Parett kaj la kontinua drivado de la sablo en la kanalo de Bristol kaj la danĝeroj por la ŝipveturado, en la historio oni konstruis nombron da lumturoj en Burnhamd. La origina lumturo, kiu estas konata kiel Round Tower (runda turo), estis konstruita je la fino de la 18-a jarcento por anstataŭi la lumon en la turo de la Sankta Andreaskirko. La lumturo estis konstruita flanke de la kirko kaj funkciis ĝis 1832, poste la supraj du etaĝoj estas malkonstruitaj.[2]

 
Alta lumturo de Burnham

La 34 metrojn longa kolonoalta lumturo estis en 1830 formplanta kaj konstruita fare de Joseph Nelson en komisio de Trinity House kaj estis ekipita per parafinolampo. La teretaĝo havis diametron de kvin metroj kaj la plej supra etaĝo tri metroj. La lumturo funkciis ĝis 1996. Poste ĝi estis vendita en aŭkcio kaj alikonstruita al tranoktejo.[2]

 
Malalta lumturo de Burnham

La sur lignaj fostoj konstruita malalta lumturo aŭ lumturo sur kruroj estis en 1832 ankaŭ fare de Nelson konstruita kiel suplemento de la alta lumturo. La turo altas 11 metrojn, kun la lumo je 7 metroj super la sablo. La lumturo staras sur naŭ lignaj fostoj. Inter 1969 kaj 1993 la turo estis malaktiva, sed pro la permanenta elŝalto de la alta lumturo ĝi denove estis ekfunkciigata.

Referencoj redakti

  1. Du Port, A. & Buttress, R. (2009). Reeds Nautical Almanac 2010. ISBN 9781408113400
  2. 2,0 2,1 Rowlett, Russ. Lighthouses of Western England. The Lighthouse Directory. University of North Carolina at Chapel Hill, konsultita je la 14-a de novembro 2013