Ringanaso

(Alidirektita el Callonetta)

La Ringanaso (Callonetta leucophrys) estas malgranda anaso de arbaroj de Sudameriko. Ĝi estas la ununura specio de la genro Callonetta. Kutime lokigita kun la plaŭdanasoj (Anasenoj), tiu specio povus fakte esti pli proksima al la tadornoj kaj aparteni al la subfamilio de Tadornenoj; ties plej proksima parenco estas eble la Krinanaso.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ringanaso
Ringanaso
Ringanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Callonetta
Specio: C. leucophrys
Callonetta leucophrys
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La totala longo de tiu anaso estas de 35 al 38 cm. La maskloj kaj la inoj pezas simile, nome inter 190 kaj 360 gramojn. Ili estas altaj ĉirkaŭ 28 cm proksimume. La masklo kaj la ino restas koloraj la tutan jaron, tio estas, ili ne eliras al eklipsa plumaro. Tamen temas pri specio kun klara seksa duformismo.

 
Masklo montranta ĉefajn karakterojn

La masklo havas tre helbrunan (cinamokoloran) flankan dorson, pli grize en centra dorso, palgrizajn flankojn (fakte kun tre fajna grizblanka strieco se vidite de proksimege) kaj salmokoloran bruston kun bela nigra makuleco. La kapo estas helgriza kun svaga strieco kaj tre markata nigra bendo el super la frunto tra la krono kaj ege markata al la nuko kaj kolflankoj, sub blanka kolumareo: tiu nigra ringo el la krono tra la nuko al kolflankoj nomigas la specion laŭ la komuna nomo.

 
Callonetta leucophrys - MHNT

La ino havas olivecbrunecajn dorson kaj kapon kun blankecaj makuloj ĉefe por superokulo, kio estas tialo de la latina specifa nomo nome leucophrys kio estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka signife respektive “blanka” kaj “brovo”. La brusto kaj ventro estas palgrizaj kun malhelbruna larĝa strieco.

Ambaŭ seksoj havas brilverdan speguleton, malhelan voston, kontrastajn palan pugon kaj blankan subvoston, kaj distingan blankan makulon en flugiloj. Bekoj estas bluecgrizaj kaj kruroj kaj piedoj estas tre helrozkoloraj. La paroj facile ligiĝas. Ties kontaktalvokoj estas katecaj miŭo ĉe inoj, longeca piiŭoo ĉe maskloj.

Distribuado redakti

La Ringanaso reproduktiĝas en nordokcidenta Argentino kaj Paragvajo, loĝanta ankaŭ en orienta Bolivio, suda Brazilo kaj Urugvajo. Ties habitatoj estas tropikaj marĉaj arbaroj kaj klarejoj en arbaraj malaltaj teroj, izolaj lagetoj kaj malgrandaj rojoj.

Tiu anaso ripozas sur arboj kaj preferas arbojn ĉe inundataj areoj.

Loĝas el marnivelo al 700 metroj smn.

La ino demetas ses al dekdu blankajn ovojn. La kovado daŭras el 26 al 28 tagoj kaj estas plenumata nur de la ino, kiel ĉe plej parto de anasoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Johnson, Kevin P; Sorenson, Michael D (1999): "Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF) Auk 116(3): 792–805.

Eksteraj ligiloj redakti