Canadian Airlines
La entrepreno Canadian Airlines - kutime mallonge simple angle Canadian respektive france Canadien - estis kanada flugkompanio kun sidejo en Calgary. Ĝi ekestis en 1987 el fuzio de la tri kompanioj Canadian Pacific Air Lines (CP Air), Nordair kaj Pacific Western Airlines (PWA). La 1-an de februaro 1999 la flugkompanio estis fondomembro de la flugkompania alianco "oneworld". En januaro 2001 la kompanio estis integrigita en la kompanion Air Canada.
Canadian Airlines | ||
---|---|---|
IATA CP |
ICAO CDN |
Voksigno Canadian |
Fondita | 1987 | |
Naboj | flughavenoj de Toronto kaj Vankuvero | |
Alianco | oneworld | |
Aviadilaro | 83 [1] | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Calgary (Kanado) | |
Ĉefuloj | ||
La flugoj de la kompanio havis la IATA-mallongigon CP; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estis CDN.
EmblemoRedakti
Por konsideri la interesojn de la franclingva loĝantaro de Kanado, aparte en Kebekio, la kompanio pluuzis la ruĝan sagan emblemon (>) de la antaŭa entrepreno Pacific Western Airlines en sia kompania emblemo. La uzo de la ruĝa sago en la nomo "Canadi>n" permesis kaj la anglalingvan interpreton "Canadian" kaj la franclingvan "Canadien".
NotojRedakti
- ↑ fine de 2000, tuj antaŭ la integrigo en la kompanion Air Canada