Cariacica estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato Espirito-Santo. Ĝi apartenas al urbaro de Vitória (Espirito-Santo).

Cariacica
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 348 738  (2010) [+]
Loĝdenso 1 246 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 16′ S, 40° 25′ U (mapo)-20.263888888889-40.42Koordinatoj: 20° 16′ S, 40° 25′ U (mapo) [+]
Alto 241 m [+]
Areo 279,975 km² (2 799 7.5 ha) [+]
Cariacica (Brazilo)
Cariacica (Brazilo)
DEC
Cariacica
Cariacica
Situo de Cariacica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cariacica [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
En la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

Cariacica situas en sudorienta Brazilo. Vitória troviĝas 15, Belo Horizonte 369, São Gonçalo 390, Rio-de-Ĵanejro 413, Nova Iguaçu 419, Guarulhos 725, San-Paŭlo (urbo) 736, Campinas 749, Salvador de Bahio 835, Braziljo 937, Goiânia 1016, Curitiba 1071, Maceió 1282, Campo Grande 1480, Recife 1483, Porto Alegre 1534, Natalo (Brazilo) 1706, Teresina 1709, São Luís 2018, Belém 2269, Manaus 2857 km.

Historio redakti

Antaŭ alveno de la kolonianoj indianoj vivis en tiu areo. La nomo "Cariacica" venas de ilia lingvo, kun la signifo "la alveno de blankuloj". Cariacica estis kreita kiel distrikto de Vitória en 1837. Ĝia plena nomo estis "Freguesia de São João Batista de Cariacica". En 1890 Cariacica ricevis sendependan statuson de la municipo de Vitória, iĝante la ĉefurbo de sia propra municipo.

Ekonomio redakti

En Cariacica oni okupiĝas ĉefe pri komercado, kiu tiras nature la liveradon. En strato troviĝas 300 butikoj, kie oni trovas malsamajn varojn.

Klimato redakti

Cariacica situas en tropika zono. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 1 136 mm, la decembro estas la plej malseka monato.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti