Carl von Hasenauer

aŭstra arkitekto

Carl von HASENAUER (naskiĝinta la 20-an de julio 1833 en Vieno, mortinta la 4-an de januaro 1894 samloke) estis aŭstra arĥitekto de novbaroka stilo. Oni ofte kromnomis lin Makarto de arkitekturo.

Carl von Hasenauer
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1833 (1833-07-20)
en Vieno
Morto 4-an de januaro 1894 (1894-01-04) (60-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Subskribo Carl von Hasenauer
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • instruisto
Verkoj Arthistoria Muzeo
vdr
Tombo de la arkitekto von Hasenauer en Vieno

Vivo redakti

La unuan teknikan trejniĝon li ĝus ĉe Collegium Carolinum en Braunschweig antaŭ li frekventis la Akademion de Belartoj de Vieno sub docentado de Eduard van der Nüll kaj August Sicard von Sicardsburg. Poste li faris pli ampleksajn studvojaĝojn tra Supra Italujo, Franclando, Anglujo kaj Skotlando. Post kiam li gajnis en 1854 ĉe premion pri arkitekturo post aljuĝo fare de la vienaj akademianoj li sukcese ripetis tion dum la elmontrado Wiener Ausstellung en 1864.

Rilate al la konkurso pri la fasado de la katedralo de Florenco li gajnis la duan rangon, al de la Ŝtata Operejo de Vieno la trian. En 1866 li iĝis membro de la Viena akademio kaj en 1868, pro la en 1867 dum la Internacia ekspozicio en Parizo prezentitaj planoj honora membro de la Instituto de britaj arĥitektoj.

 
Bösendorfer-strato 20/Vieno: Palais Luetzow

Krom granda nombro da landaj domoj en la proksimeco de Vieno li kreis Aziendahof kun trairejo/bazaro de ĉe urbokerna Graben kaj aliajn loĝejojn kaj entreprenojn; krome la Lützow-palacon (unu el la plej belaj privataj domoj en Vieno) kaj la ejojn por la Internacia ekspozicio en 1873 en Vieno (planado; de ili konserviĝis la t.n. Rotondo). Lia ĉefa engaĝiĝo koncentriĝos pri la finfaro kaj la pligrandigo de la Kortegaj muzeoj laŭ propraj planoj kaj dezajnoj de Gottfried Semper kiel ankaŭ de Burgoteatrejo. Hasenauer ekster tio faris la planojn por la konstruo de nova Hofburgo: ĝin li prizorgis ĝis la konstruo de la unua etaĝo. Ofte li verkis per monumentaj kaj dekoraciaj formoj de renesanco. Ekde 1884 li docentis pri konstruarto ĉe la Viena akademio.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 860. (surrete)

Eksteraj ligiloj redakti