Carlos Barral
Carlos BARRAL y Agesta, (Barcelono, 1928 - Barcelono, 12-a de decembro de 1989) estis poeto, eldonisto kaj senatano[1] hispana naskiĝinta en Barcelono.
Carlos Barral | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Carlos Barral i Agesta Carlos Barral y Agesta | |||||
Naskonomo | Carlos Barral Agesta | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1928 en Barcelono | ||||
Morto | 12-an de decembro 1989 (61-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Mortis per | Abdomena aorta aneŭrismo ![]() | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono ![]() | ||||
Partio | Partio de la Socialistoj de Katalunio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto redaktisto verkisto politikisto entreprenisto ![]() | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiLicenciigita en Juro el la Universitato de Barcelono en 1950, ludis gravan rolon kun Jaime Gil de Biedma, de la literatura generacio de la 1950-aj jaroj. Estas la plej kompleksa poeto de tiu generacio (kun José Agustín Goytisolo, Gabriel Ferrater, ktp.) kaj kiu atingas plej elstarajn lingvoludojn. Li verkis tri volumenojn de memoroj. Li havis kvin gefilojn kaj lia vivo estis forte ligita al maro kaj al la marborda urbo Calafell, kie loĝis ofte. Kiam li ekestris la eldonejon Seix Barral, familia entrepreno de lernolibroj fondita de siaj gepatroj en 1911, li ŝanĝis ties direkton kiu iĝis la referenco en literaturo por la tuta mondo hispanlingva, ĉar eldonis klasikulojn de la progresista kulturo de la 50aj, 60aj kaj 70aj jaroj. Li kreis tre famajn premiojn, nome Formentor, Biblioteca Breve kaj la premio Barral de romano, kaj estis unu el la "inventistoj" de la latinamerika bum kaj diskonigis aŭtorojn kiaj Juan Marsé, Mario Vargas Llosa, Alfredo Bryce Echenique aŭ Julio Cortázar.
Li estis ankaŭ senatano por Tarragona en 1982 kaj eŭropa parlamentano por la socialisma partio PSC-PSOE. En 1988 li atingis la Premion Comillas de Tusquets Editores en la kategorio de Memoroj pro Cuando las horas veloces.
Li verkis tridek jarojn de Diarios (taglibroj) kaj korespondis, inter aliaj, kun Max Aub, María Zambrano, Camilo José Cela, Miguel Delibes, Gonzalo Torrente Ballester, Vicente Aleixandre, Caballero Bonald, Alfredo Bryce Echenique, Giulio Einaudi, Alberto Oliart, Jaime Gil de Biedma, Jaime Salinas Bonmatí kaj la politikaj malliberuloj de Burgos. Lia arkivo troviĝas en la Biblioteko de Katalunio.
Verkaro
redaktiPoezio
redakti- Las aguas reiteradas (1952)
- Metropolitano (1957)
- Diecinueve figuras de mi historia civil (1961)
- Usuras (1965)
- Figuración y fuga (1966)
- Informe personal sobre el alba (1970)
- Usuras y figuraciones (1973)
- Lecciones de cosas: Veinte poemas para el nieto Malcolm (1986)
- Antología poética (1989)
- Poesía completa (1998)
Artikoloj
redakti- Observaciones a la mina de plomo, Barcelona: Lumen, 2002.
Libroj de fotoj
redakti- Catalunya des del mar (1982)
- Catalunya a vol d'ocell (1985)
Memoroj
redakti- Años de penitencia (1975)
- Los años sin excusa (1978)
- Cuando las horas veloces (1988)
- Memorias; enkondukoj de José María Castellet kaj Alberto Oliart, Barcelona: Península, 2001 (kompleta eldono de la antaŭaj libroj)
- Los diarios / 1957-1989 (1993)
- Almanaque (1999, entrevistas completas).
- Memorias de infancia, incompletas e inéditas.
Novelo
redakti- Penúltimos castigos (1983, membiografia romano).
- El azul del infierno (nekompleta kaj nepublikita novelo pri lu pentraĵo El paso de la laguna Estigia de Patinir).
Tradukoj
redakti- Rainer Maria Rilke, Sonetos a Orfeo.
Filmaro
redaktiEn 2010 la reĝisoro Sigfrid Monleón reĝisoris la filmon El cónsul de Sodoma, kie la verkisto Carlos Barral (ludita de Josep Linuesa) konatiĝas kun la poeto Jaime Gil de Biedma.
Bibliografio
redakti- T.J. Dadson, Carlos Barral, entre el esteticismo y la reinvidicaciòn de Jose Vicent Saval, Fundamentos, Madrid 2002.
- Menotti Lerro, Raccontarsi in versi. La poesia autobiografica in Inghilterra e in Spagna (1950-1980), Carocci, Roma, 2012.
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francesco Piccolo, Escribir es un tic, 1994, 2006, Editorial Ariel, isbn=978-84-672-3507-4