Novazzano

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Castel di Sotto)

Novazzano estas komunumo de la Komunumaro Stabio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Novazzano
Blazono de Novazzano
Blazono de Novazzano
Blazono de Novazzano
Novazzano
Novazzano
Novazzano
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Stabio
Koordinatoj  45° 50′ 31″ N 8° 58′ 48″ O / 45.84194 °N, 8.98000 °O / 45.84194; 8.98000 (mapo)Koordinatoj: 45° 50′ 31″ N 8° 58′ 48″ O / 45.84194 °N, 8.98000 °O / 45.84194; 8.98000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2389
Areo 5,18 km²
Alteco 345 m super marnivelo
Poŝtkodo 6883
Komunumkodo 5260
Mapo de Novazzano
Mapo de Novazzano
Mapo de Novazzano

Geografio redakti

Novazzano situas nordokcidente de Chiasso ĉe la itala landlimo en sudo de Mendrisiotto. La komunumo konsistas el la frakcioj Novazzano, Boscherina, Brusata, Casate, Castel di Sotto kaj Pobbia.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,18 km², de kiuj 28,6% estas kovritaj de arbaro, 42,1% servas por agrikulturo kaj 27,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Novazzano limas en nordo al Coldrerio, en oriento al Balerna, en sudoriento al Chiasso, en sudsudoriento al Ronago (CO, Italio), en sudo al Uggiate-Trevano (CO, Italio), en sudsudokcidento al Bizzarone (CO, Italio), kaj en okcidento al Mendrisio.

Trafiko redakti

Tra Novazzano pasas la kantona ĉefvojo 395 de Mendrisio al Chiasso kaj la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Chiasso situas sur la komunuma teritorio. Pere de la lokaj busoj de Mendrisiotto la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Novazzano datiĝas el la jaro 875 kiel Nepotiano. Dum mezepoko Novazzano apartenis al la Graflando Seprio kaj jam estas menciita kiel komunumo ek de la jaro 1335. En la jaro 1567 Novazzano disiĝis de la Paroĥaro Balerna kaj fariĝis memstara paroĥo. La unua mencio de la pastra preĝejo Sanktuoj Quiro kaj Giulietta datiĝas el la jaro 1330. En la jaroj 1776 ĝis 1779 ĝi estis komplete rekonstruita.[3]

Elstaruloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti