Coldrerio

komunumo de Svislando

Coldrerio - prononco [kolDRErio] - estas komunumo de la Komunumaro Mendrisio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2 939 loĝantojn laŭ la stato de 2018.

Coldrerio
Blazono de Coldrerio
Blazono de Coldrerio
Blazono de Coldrerio
Coldrerio
Coldrerio
Coldrerio
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Mendrisio
Koordinatoj  45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O / 45.85306; 8.98611 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O / 45.85306; 8.98611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2 939 (en 2018)
Areo 2,46 km²
Alteco 351 m super marnivelo
Poŝtkodo 6877
Komunumkodo 5251
Mapo de Coldrerio
Mapo de Coldrerio
Mapo de Coldrerio

Geografio redakti

Coldrerio situas sude de la urbo Mendrisio. Al la urbeca komunumo apartenas la kvartaloj Madonna, Mercole kaj Villa.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,46 km², de kiuj 10,1% estas kovritaj de arbaro, 45,6% servas por agrikulturo kaj 43,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Coldrerio limas en nordoriento al Castel San Pietro, en sudoriento al Balerna, en sudo kaj sudokcidento al Stabio, kaj en nordokcidento al Mendrisio.

Trafiko redakti

Tra Coldrerio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej suda servejo de vojaĝantoj situas en Clodrerio. La gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri stacidomo sur la komunuma teritorio, sed per la loka busreto de Mendrisio la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Coldrerio datiĝas el la jaro 852 kiel Caledrano. En la 19-a jarcento estis dum torfminado trovitaj la restaĵoj de surposta setlejo el la bronzepoko. Dum la eŭropa mezepoko la Episkoplando Como posedis bienojn en Coldrerio. En la 13-a jarcento, kiam Coldrerio fariĝis komunumo, ĝi dependis de la Graflando Seprio. En la jaro 1517 ĝi kun la tuta Mendrisiotto venis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti