Horzonoj en Eŭropo
Ĉi-sube estas la listo de la malsamaj horzonoj en Eŭropo. Notindas, ke plej multaj eŭropaj landoj uzas someran tempon kaj harmoniigas siajn somerajn alĝustigojn; vidu la artikolon somerajn tempojn en Eŭropo por detaloj.
blua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00) |
helblua | Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00) |
ruĝa | Centreŭropa Tempo (UTC+01:00) Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00) |
okro | Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00) Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00) |
flava | Kaliningrada Tempo (UTC+02:00) |
helverda | Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3), Minska Tempo / Moskva Tempo |
Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn: la Okcidenteŭropa Tempo (WET/GMT), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Fora-orienteŭropa (Moskva kaj Minska) Tempo (FET).
La Okcidenteŭropa Tempo (WET, UTC±0, GMT) estas la horzono de la Feroaj Insuloj, de nord-orienta Gronlando, Irlando, Islando dum la tuta jaro, la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando. Ĝia nomo angle estas Western European Time (WET) kaj antaŭe Greenwich Mean Time (GMT, Meza Tempo de Grenviĉo).
La Centreŭropa Tempo (CET, UTC+1) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de unu horo al la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzata de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Tempon.
Ĝia nomo angle estas Central European Time (CET), en la franca Heure (normale) de l'Europe centrale (HNEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Zeit (MEZ).
La Orienteŭropa Tempo (EET, UTC+2), angle Eastern European Time (EET) (ukraine Київський час), estas la horzono de la eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Tempo zono kaj la Ukrainio.
Jen la eŭropaj landoj, kiuj uzas vintre UTC+2: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Ukrainio.
La Kaliningrada Tempo (KAL, UTC+2) tutjare uzatas en Kaliningrada provinco (la ĝis 1945 germania regiono Orienta Prusio) de Rusio kun ties ĉefurbo Kaliningrad.
Fora-orienteŭropa Tempo: Moskva kaj Minska Tempo
redaktiLa Minska Tempo (FET, UTC+3) (beloruse Мінскі час) tutjare uzatas en Belorusio kun ties ĉefurbo Minsko.
La Moskva Tempo (FET, UTC+3) (ruse Московское время) tutjare estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo.
La Moskva Tempo estas uzata por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.