Cesarina Ricci de Tingoli

Cesarina RICCI de Tingoli (ĉirkaŭ 1573) estis itala komponistino, eble poetino kaj kantistino.

Cesarina Ricci de Tingoli
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1572 (1572-11-30)
en Cingoli
Morto 30-an de novembro 1699 (1699-11-30) (127-jaraĝa)
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Malmulte oni sciis pri ŝia biografio, ĉar delonge la nekompleta madrigalo kaj la prologo de ŝia libro estis la solaj informoj pri la vivo kaj laboro de ĉi tiu komponistino. Pli aktualaj esploroj montras, ke Cesarina Ricci de Tingoli estis filino de Giovanni Ricci, filo de la samnoma kardinalo.

Giovanni Ricci, la patro de Cesarina, estis aktiva kantisto, muzikisto, kaj ankaŭ mecenato. Li gastigis muzikistojn en sia domo, inter ili la komponiston kaj orgeniston Giovanni Piccioni (1550 - 1619). Pluraj komponistoj dediĉis siajn madrigalajn librojn al la patro de Cesarina, kiel la konata itala komponisto Ruggiero Giovannelli (ĉ. 1560 - 1625), kiu dediĉis al li du kolektojn. Ĉio ĉi sugestas, ke Cesarina Ricci vivis en muzikama medio kaj Ruggiero Giovannelli povus esti ŝia instruisto pri muziko kaj komponado ekde ŝia junaĝo.

La familio de la kardinalo Ricci, avo de Cesarina, jam havis parencajn rilatojn al la familio Tingoli de la urbo Rimini. Eble Cesarina edziniĝis al membro de ĉi tiu sama familio, ĉar ĝuste la urbo Rimini estas menciita kiel unu el la du urboj en kiuj ŝi verkis la madrigalan kolekton; la alia urbo estis Romo.

Ŝi publikigis sian nuran pluvivan kolekton de madrigaloj en Venecio en 1597. Tiu ĉi libro estis nomata “La unua libro de madrigaloj por kvin voĉoj, kun dialogo de ok ĵus komponitaj kaj elmontritaj” (“Il Primo libro de madrigali a cinque voci, con una dialogo a otto novamente composti & dati in luce”).

Ĝi enhavas 14 kvinvoĉajn madrigalojn kaj unu okvoĉan dialogon de Ricci, kaj du madrigalojn de Alberto Ghirlinzoni, kiuj nur estas konataj de ĉi tiu eldonaĵo. La tekstoj estas de la renomaj italaj poetoj Torquato Tasso (1544 – 1595), Giovanni Battista Guarini (1538 - 1612) kaj Antonio Ongaro (1560 - 1593), ĉiuj ili ligitaj al la akademio, kiun la kardinalo Cinzio Aldobrandini havis en Vatikano en la 1590-aj jaroj. Cesarina dediĉis la eldonaĵon al kardinalo Aldobrandini, kiu estis fervora arta amanto kaj unu el la plej gravaj romaj mecenatoj de sia tempo.

El la antaŭparolo de Cesarina Ricci oni povas konkludi, ke ŝiaj madrigaloj estis verkitaj iom da tempo antaŭ sia publikigo, post ‘testado’ de la komponaĵoj kaj nur danke al la instigo de la kardinalo Cinzio Aldobrandini. Ĉu la testado okazis en la akademio de Aldobrandini? Ŝiaj du avoj estis kardinaloj… Ĉu Cesarina Ricci havis aliron al la vatikana akademio kaj povis mem prezenti siajn komponaĵojn? Tio ankoraŭ ne estas pruvita.

La libro de Cesarina Ricci de Tingoli estis publikigita en ‘peca’ libroformato, populara dum la renesanca kaj la baroka periodoj. Ĝi estis formato por presi aŭ kopii muzikon en kiu ĉiu libro enhavis la parton de unu voĉo aŭ instrumento. La aro da ‘pecaj’ libroj de la madrigaloj de Cesarina Ricci de Tingoli estas nekompleta: la libroj pri la alda, basa kaj tenora partoj konserviĝas en la Biblioteko de la Universitato de Gento, dum la libroj cantus kaj quintus perdiĝis.

En la Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno estas manuskripto de tabulaturoj por klavarinstrumentoj. Ĝi enhavas motetojn, madrigalojn kaj dancojn. Inter ĉi tiuj komponaĵoj estas manskribite la madrigalo ‘Ĉe sunleviĝo’ ("Nel discostarsi il sole") de "Il primo libro" de Cesarina Ricci.

En ĉi tiu komponaĵo, Ricci de Tingoli montras rimarkindan sencon por la interpretado de tekstoj kaj kontraŭpunktaj kapabloj. Rilate al la manierismaj tendencoj de la madrigalo, jam ĉeestanta en la tempo de tiu kolekto, la komponistino uzis pli simplajn stilajn rimedojn.

Cesarina Ricci de Tingoli estas unu el la unuaj virinoj kiu havis muzikon presita sub sia propra nomo.

Bowers kaj Newcomb en 1987 opiniis, ke la fenomeno de la forta publika ĉeesto de virinoj rilate al artaj agadoj en Italio en la dua duono de la 16-a jarcento, estas ligita al la humanisma eduka idealo kaj la rilata perdo de la instrua monopolo de la Katolika Eklezio.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 65 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj redakti

  • Christine Fischer. "Cesarina Ricci de Tingoli", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 29a de oktobro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).
  • Thomas Pontoj, "Cesarina Ricci" La Norton/Boska Vortaro de Virinaj Komponistoj, redaktita de Julie Anne Sadie kaj Rhian Samuel. Norton kaj Firmao, Nov-Jorko kaj Londono, 1995.