Charles Le Brun

pentristo kaj artoteoristo
(Alidirektita el Charles Lebrun)

Charles LE BRUN (n. 24-an de februaro 1619 - m. 22-an de februaro 1690) estis franca pentristo kaj dekoraciisto de la 17-a jarcento, kiu fariĝis fama precipe pro la dekoracio de la kastelo de Versailles.

Charles Le Brun
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1619 (1619-02-24)
en Parizo
Morto 12-an de februaro 1690 (1690-02-12) (70-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Saint-Nicolas-du-Chardonnet
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Gabriel Le Brun
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • dekoraciisto • dezajnisto • grafikartisto • gravuristo • konstrua desegnisto
Verkoj Descent from the Cross
Descent from the Cross
Koridoro de Speguloj
vdr
Memportreto de la pentristo Charles Le Brun

Li naskiĝis en Parizo en 1619. Kiam li estis nur 11 jarojn aĝa, li estis rimarkita de la kanceliero Pierre Séguier, kiu konfidis lin al la ateliero de Simon Vouet. Charles lernis pentradon danke al tiu granda majstro kaj al alia pentristo, François Perrier. Le Brun faris vojaĝon kune kun Nicolas Poussin al Italio en 1642, kie li restis dum kvar jaroj danke al la financa subteno de la kanceliero. Je sia reveno al Parizo, li ricevis plurajn komisiojn : la ministro pri financoj, Nicolas Fouquet, petis lian helpon por dekoracii sian novan kastelo de Vaux-le-Vicomte (1656-1661). Pro la premo de Le Brun kaj de Philippe de Champaigne, la Reĝa Akademio pri Pentrado kaj Skulptarto (Académie Royale de Peinture et de Sculpture) estis plie fondita en 1648.

Post la malfavoro de Fouquet, Charles Le Brun ekverkis por la franca reĝo Ludoviko la 14-a : ekde 1660, li organizis la dekoracion de la reĝa eniro de Ludoviko en Parizon. Je la sama jaro, li kontribuis al la kreado de la manufakturo Gobelin, kiun li sekve estris. Nobeligita de Ludoviko la 14-a en 1662, Charles Le Brun tiam fariĝis la "Unua pentristo de la Reĝo" (Premier peintre du Roi) kaj ekricevis jaran pension da 12.000 pundoj. Li estis nomumita direktoro de la Reĝa Akademio en 1663 de Jean-Baptiste Colbert, kiu deziris reformi tiun institucion.

Je la fino de sia vivo, Charles Le Brun estis la ĉefresponsulo pri la interna dekoracio de la kastelo de Versailles, kie li estris plurajn dekojn da artistoj aŭ metiistoj. Li mortis je la 22-a de februaro 1690, kaj estis entombigita ene de la pariza preĝejo Saint-Nicolas-du-Chardonnet.