Generalo Charles O'Hara (1740 – 25a de Februaro 1802) estis brita militista oficiro kiu servis en la Sepjara milito, en la Usona Milito de Sendependeco, kaj en la Francaj revoluciaj militoj, kaj poste servis kiel Guberniestro de Ĝibraltaro. Dum sia kariero O'Hara persone kapitulacis kaj al George Washington kaj al Napoleono Bonaparte.

Charles O'Hara
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1740 (1740-01-01)
en Lisbono
Morto 25-an de februaro 1802 (1802-02-25) (62-jaraĝa)
en Ĝibraltaro
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Westminster School
Okupo
Okupo militisto
vdr

Li servis en Portugalio kaj Senegalo en sia ekkariero.

En la Usona Milito de Sendependeco li reprezentis la britan povon en la kapitulaco post la Sieĝo de Yorktown je la nomo de la Generala Leŭtenanto Charles Cornwallis en 1781. En 1793 li partoprenis en la internacia alianco kontraŭ la Franca Revolucia Armeo en la Sieĝo de Toulon kie li estis kaptita kaj enprizonita du jarojn en Parizo. Li iĝis generalo.