Mont-la-Ville
Mont-la-Ville estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Mont-la-Ville | |
---|---|
Blazono de Mont-la-Ville | |
Preĝejo de Mont-la-Ville | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 38′ 45″ N 6° 24′ 34″ O / 46.64583 °N, 6.40944 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 45″ N 6° 24′ 34″ O / 46.64583 °N, 6.40944 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 349 |
Areo | 19,75 km² |
Alteco | 835 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1328 |
Komunumkodo | 5491 |
Situa mapo de Mont-la-Ville | |
Geografio
redaktiLa komunumo Mont-la-Ville situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 20 kilometrojn nordnordokicdente de la distriktĉefurbo Morges kaj 30 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mont-la-Ville kaj la setlejo Chaume, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,75 km², de kiuj 48,7% estas kovritaj de arbaro, 48,0% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Mont-la-Ville limas en nordo al Vaulion, en nordnordoriento al Juriens, en nordoriento al La Praz, en oriento al Moiry, en sudoriento al Cuarnens, en sudo al L'Isle, kaj en okcidento al L'Abbaye.
Trafiko
redaktiTra Mont-la-Ville pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay trans la Mollendruz-Pasejo al Le Pont. Flankaj vojoj kondukas al Moiry la La Praz.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Mont-la-Ville datiĝas el la jaro 1140 kiel Monte Villa. Dum la paleolitiko kaj la mezolitiko de la 10-a ĝis la 5-a jarmilo a.K. kaj ankaŭ dum la neolitiko kaj la bronzepoko setlis homoj sub la roktegmento Abri Freymond en Mont-la-Ville. Dum mezepoko Mont-la-Ville apartenis al la Senjorujo Les clées. Sub la berna regado al la Subvoktejo Les-Clées sub la regado de la Voktejo Yverdon kiel enklavo en la Voktejo Romainmôtier. Ĝin administris komunuma asembleo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Cossonay, ĝis ĝi kun efiko de 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estist atribuita al la Distrikto Morges.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Mont
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mont-la-Ville – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Roktegemento en Mont-la-Ville, kie dum paleolitiko setlis unuaj homoj.