Vaulion

komunumo de Svislando

Vaulion estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 459 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Vaulion
Blazono de Vaulion
Blazono de Vaulion
Blazono de Vaulion
Vaulion
Vaulion
Vaulion
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 16″ N 6° 23′ 20″ O / 46.68778 °N, 6.38889 °O / 46.68778; 6.38889 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 16″ N 6° 23′ 20″ O / 46.68778 °N, 6.38889 °O / 46.68778; 6.38889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 459
Areo 13,17 km²
Alteco 932 m super marnivelo
Poŝtkodo 1325
Komunumkodo 5765
Mapo de Vaulion
Mapo de Vaulion
Situa mapo de Vaulion
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vaulion situas en valkaldrono ĉe la supra parto de la rivereto Nozon, alfluanto de Orbe en la suda Ĵurasa Montaro, proksimume 22 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains, kaj proksimume saman distancon nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vaulion kaj la vilaĝetoj Nidau kaj Le Plâne, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,17 km², de kiuj 43,3% estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vaulion limas en nordo al Vallorbe, en nordoriento al Premier, en oriento al Romainmôtier-Envy, en sudoriento al Juriens, en sudo al Mont-la-Ville, kaj en okcidento al L'Abbaye.

Trafiko redakti

Vaulion situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 130, kiu pasas de Orbe trans la montopasejo Pétra-Félix al la Lago de Joux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Les Clées. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Croy kaj al Orbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vaulion datiĝas el la jaro 1097 kiel Vallis Leonis. Ĝi estis en la jaro 1097 rifuĝejo de servutuloj, kiuj ricevis azilon de la Abatejo Romainmôtier. Ĝis 1537 Vaulion apartenis al la Senjorujo Romainmôtier kaj poste sub berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la samnoma berna voktejo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti