Chen Jingrun

Chen Jingrun (naskiĝis la 22-an de majo 1933, mortis la 19-an de marto 1996) estis ĉina matematikisto, kies studkampo estis nombroteorio.

Chen Jingrun
Chen Jingrun.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1933 (1933-05-22)
en Minhou County
Morto 19-an de marto 1996 (1996-03-19) (62-jara)
en Beijing Hospital
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pneŭmonito [#]
Ŝtataneco Ĉina Popola Respubliko [#]
Alma mater Ĉina Akademio pri Sciencoj • Xiamen University [#]
Profesio
Okupo matematikisto • politikisto [#]
Laborkampo nombroteorio [#]
Doktoreca konsilisto Hua Luogeng [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lia plej granda atingo estis tiel nomata teoremo de Chen estanta pli malforta versio de la fama konjekto de Goldbach. Laŭ tiu ĉi hipotezo ĉiun primon parecan oni povas prezenti kiel sumon de du primoj. La supozo ĝis hodiaŭ ne estas pruvita. La teoremo de Chen diferencas nur per tio ke la dua elemento de la sumo povas estis duonprimo. La teoremo de Chen estis pruvita en 1966 kaj ne estas hipotezo. Ankaŭ ekzistas nocio de la primo de Chen, kiu havas formon p+2 kie p estas laŭplaĉa primo, p+2 povas esti primo aŭ duonprimo.

Jen la komencaj elementoj de vico de la primoj de Chen: 2 3 5 7 11 13 17 19 23 29 31 37 41 47 53 59 67 71 83 89 101

Ekzemple 7 estas primo, 9 estas duonprimo.

Laŭ nomo de Chen Jingrun estis nomita asteroido Chenjingrun malkovrita en 1996.