Chmieleń – [elparolu: ĥmielen]; vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro.

Chmieleń
vilaĝo en Pollando
Chmieleń (Pollando)
Chmieleń (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Chmielenia
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 50° 59′ N, 15° 29′ O (mapo)50.97944444444415.478888888889Koordinatoj: 50° 59′ N, 15° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 280-460 m
Loĝantaro 560 (en 2006)
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Langwasser. En la vilaĝo troviĝas preĝejo patronata de „Sankta Nikolao”, konstruita en la 15-a jarcento kaj alikonstruita laŭ gotika stilo en 1705 kaj 1864. Ene de la preĝejo troviĝas renesancaj tomboŝtonoj el la jaro 1695, baroka kaj klasikisma ekipaĵo: altaro, baptujo, predikejo, vitraloj, skulptaĵoj kaj pentraĵoj. Ĉe preĝejo troviĝas tombejo ĉirkaŭata de muro el la 18-a jarcento kun enireja pordego kaj kun sepulta domo el la 19-a jarcento.
En la vilaĝo troviĝas ankaŭ domoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, multe da ĉevojaj kapeletoj kaj statuoj de sanktuloj.



Bibliografio kaj fontaĵo redakti