Chmielno (Malsupra Silezio)

vilaĝo en Silezio

Chmielno – [prononcu ĥmielno]- jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Ludwigsdorf [prononcu LUDviksdorf] - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en Kaĉava montetaro.

Chmielno
germane: Ludwigsdorf
vilaĝo en Pollando
Chmielno (Malsupra Silezio) (Pollando)
Chmielno (Malsupra Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 8′ N, 15° 37′ O (mapo)51.14138888888915.610833333333Koordinatoj: 51° 8′ N, 15° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Loĝantaro 414
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

La plej unua priskribo devenas el la jaro 1217 (kunligita kun serĉado de orodona sablo), kaj temas pri vilaĝo tiam nomata Ludwigesdorf. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis Ludwigsdorf kaj poste ĝis la jaro 1947 Ludwików [elparolu: ludvikuv] kaj Ludwikowo [prononcu ludvikovo]. En la 12-a - 14-a jarcentoj en ĉirkaŭaĵo oni minadis de orodona sablo.
En la vilaĝo troviĝas gotika preĝejo patronata de “Naskiĝo de Plejsankta Maria Virgulino”. Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento kaj alikonstruita en la unua duono de la 16-a jarcento, poste en la jaro 1615 kaj en la 19-a jarcento. La turo de la preĝejo estis konstruita en la jaro 1520. Ene oni povas ekvidi: renesancan volbon, ŝtonan tabernaklon sur kolono el la jaro 1503, altaroj el la 16-a jarcento, dekoracian balustradon kaj tomboŝtonon de kavaliro el la jaro 1625. En la turo troviĝas tri sonoriloj (15-a/16-a jarcentoj), kiuj havas latinajn surskribojn.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)
  • Mapo turisma: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)
  • retejo de la komunumo (pole)

Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau) • Chmielno (Ludwigsdorf) • Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).