Kotliska (Malsupra Silezio)

vilaĝo en Silezio

Kotliska - jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Kesselsdorf - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg) kaj en samnoma distrikto.

Kotliska
germane: Kesselsdorf
vilaĝo en Pollando
Kotliska (Malsupra Silezio) (Pollando)
Kotliska (Malsupra Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 9′ N, 15° 31′ O (mapo)51.157515.523055555556Koordinatoj: 51° 9′ N, 15° 31′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 240 m
Loĝantaro 412
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

La plej malnova nomo de vilaĝo estis Kessildorf (1284).. Ĝis fino de la dua mondmilito en la vilaĝo troviĝis minejo de grejso, el kiu estis faritaj muelŝtonoj. El ĉi tiu loko devenis elementoj al konstruado de urbodomo en Amsterdamo, kaj al multaj konstruaĵoj en Berlino.
En la vilaĝo troviĝas du preĝejoj. Pli malnova estas gotika preĝejo patronata de “Sankta Nikolao”, pri kiu unua priskribo devenas el la jaro 1305. De la jaro 1540 ĝi estis protestanta, kaj en 1654 revenis al katolikoj. Super navo troviĝas ligna plafono kaj super ĥorejo – kruca volbo. En la ekstera muro de la preĝejo estas renesancaj kaj barokaj tomboŝtonoj kaj epitafoj el la 16-a – la 18-a jarcentoj.
La dua preĝejo estis konstruita en la jaro 1742 kiel evangelika kaj en 1911 estis detruita. La nuna paroĥa preĝejo estis konstruita en 1910-11.

Bibliografio kaj fontaĵo redakti


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal)Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).